Ŝetlandaj Insuloj
Ŝetlandaj Insuloj (angle Shetland [ŝetland], skotgaele Sealtainn) estas insularo norde de Skotlando, kaj krome estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Ĝi apartenas al la Nordaj Insuloj de Skotlando. La loĝantoj estas nordianidoj, sed hodiaŭ (dialekte) angloparolantaj. La flago kun Skandinavia kruco sed Skotaj koloroj simbolas tion.
Ŝetlandaj Insuloj | ||
---|---|---|
Flago | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Koordinatoj | 60° 21′ 25″ N, 1° 15′ 38″ U (mapo)60.35685-1.26068Koordinatoj: 60° 21′ 25″ N, 1° 15′ 38″ U (mapo) | |
Plej alta punkto | Ronas Hill [+] | |
Areo | 1 468,0525 km² (146 805 ha) [+] | |
Loĝantaro | 23 210 [+] (2012) | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
ISO 3166-2 | GB-ZET | |
ONS-kodo | 00RD | |
![]() |
||
Ŝetlandaj Insuloj | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
HistorioRedakti
La Ŝetlandaj insuloj, aŭ Ŝetlandoj, estis frue loĝataj de Keltoj, kaj estis nomiĝinta Insi Catt (insuloj de Kattribo).
La vikingoj aperis en la 800oj, kaj dum 500 jaroj ili apartenis al Norvegio. En 1472, Skotlando ekregis Ŝetlandon, tiam nomata Hjaltland. Iompostiome la skandinavan lingvon Norn anstataŭis skota dialekto. Dum la Dua mondmilito norvegaj fuĝintoj alvenis tien, ĉar jenaj insuloj plej proksimas al Norvegio de ĉiuj ejoj de Britio. (Vidu ankaŭ je Nordio.)