Skandinava kruco
La Skandinava kruco estas krucfiguro uzata en ĉiuj oficialaj flagoj de eŭropa Nordio (escepte de tiu de Sameio) kaj en la flagoj de kelkaj najbaraj regionoj kun historia ligo al Skandinavio aŭ Suomio. La Skandinava kruco esence estas kristana kruco (†) vertikaligita (la plej longa krucero iras dekstren), pro kio skandinavkruca flago povas aspekti simple kiel kvar samkoloraj kvaranguloj kun alikolora interbordo. Tamen la religia origino klarvideblas kiam pro iu kaŭzo tia flago estas pendigita desur horizontala stango.
La plej grava trajto de la Skandinava kruco estas ke la vertikala baro estas necentra. Se ĝi centras, temas pri alia figuro, kruco de Sankta Georgo, kaj tiam povas esti tute alia flago, eĉ se la koloroj identas.
Specoj
redaktiDistingeblas inter unukrucaj kaj dukrucaj flagoj skandinavtipaj. La plej antikvaj skandinavkrucaj flagoj (Danio, Svedio) havas la formon kruco X-kolora sur fono Y-kolora. Poste, pro manko de taŭgaj kolorkombinoj, oni enkondukis flagojn kun du krucoj, unu sur la alia, laŭ la formo interna kruco Z-kolora sur kruco X-kolora sur fono Y-kolora. La unua flago tia estis la Norvega (ekde 1821). Nordiistoj eĉ eksperimentis per trikruca flago por la tuta Nordio, sed tio neniam sukcesis (pli ol du surmetitaj krucoj malfacile distingeblas demalproksime, ekzemple sur ŝipo).
Alia divido estas tiu inter okcidentaj kaj orientaj skandinavkrucflagoj. La dana flago kaj flagoj de teritorioj kiuj iam estis sub dana rego (Norvegio, Islando, Ferooj, Skanio) havas kvadratojn ĉestange, dum la sveda flago kaj flagoj de ekse svedaj teritorioj (Alando, Suomio) havas oblongajn kvarangulojn.
Historio
redakti(Por detalaj historioj de unuopaj flagoj vidu je ties propraj artikoloj.)
Ĝis la 20-a jarcento ĉiuj skandinavkrucaj flagoj sekvis la bazajn heraldikajn regulojn pri kolorkombinado: "koloro" (ĉefe ruĝo, bluo, nigro, verdo) nur apudu "metalon" (blankon/arĝenton kaj flavon/oron), kaj inverse.
La dana flago, Dannebrog, estas ĝenerale konsiderata la plej malnova nacia flago ankoraŭ uzata. Ĝia unua bildigo aperas en nederlanda heraldikaĵaro Gelre (1370-1386). Samkiel multaj aliaj flagoj antikvaj ĝi uzas ruĝon, kiu ja videblas el granda distanco kaj kies farbo facile produkteblas (ekzemple el sango). La sveda flago, aperanta iam dum la 16-a jarcento, probable estas alikolora paŭso de tiu de la suda najbara lando. Oni prenis la due plej facile videblan heraldikan koloron post ruĝo, bluon, kaj uzis la solrestantan "metalon" flavon (do oro en heraldiko) por la kruco.
Laŭ legendo naskita en la 17-a jarcento ruĝa flago kun blanka kruco falis el la ĉielo la 15-an de junio 1219 kaj uzante tiun flagon la kristanaj danoj venkis la paganajn estonianojn.
Komence, la flagoj de Danio kaj Svedio estis kvadrataj, sed la reĝoj de ĉi tiuj du landoj komencis uzi versiojn de la flagoj kun langetoj sur la flugilhava rando. Ordinaraj homoj en ĉi tiuj landoj uzis rektangulan flagon. Tial la horizontalaj branĉoj de la kruco fariĝis malsamaj longoj. Tiu propreco estis heredita per pli postaj nordiaj krucflagoj. Simile, laŭ la ekzemplo de la reĝoj de Svedio kaj Danio, la ŝtatestroj de la tri poste sendependaj nordiaj landoj (reĝo de Norvegio kaj prezidantoj de Finnlando kaj Islando) komencis uzi flagon kun langetoj.
Specialan kazon prezentas la tielnomata "Nordia flago", kiun mencias la reĝo Eriko de Pomerio en letero de 1430 kiel (liaproponan?) flagon por la tiama tut-Skandinavia Kalmara unio. Malmulto sciatas pri ĝia eventuala aplikiĝo dum la 15-a jarcento, sed ĉiukaze ĝi ŝajne eĉ pli malnovas ol la sveda flago (almenaŭ kiel surpapera ideo), kaj la oportuna mikso de dezajnoj dana kaj sveda devas esti hazarda. Ĝi estas la unua skandinavkruca flago kun kolora kruco sur metala fono.
En 1821 oficialiĝis la Norvega flago, kaj la modelo de du krucoj multobligis la eblojn por futuraj flagoj skandinavkrucaj.
Finnlando sendependiĝis en 1917, kaj estis en la lando klare, ke por la lando fariĝas nordia krucflago, sed oni disputis pri tio, ĉu la koloroj estu flava (en kruco) kaj ruĝa aŭ blua (en kruco) kaj blanka. La blu-blanka flago venkis la disputon. En 1919 kreiĝis la Feroa flago, kaj por la unua fojo oni rompis la regulojn de heraldiko: en ĝia centro ruĝa kruco suras bluan. Proksimume samtempe, eble kelkajn monatojn poste, Suomia pentristo Akseli Gallen-Kallela kreis skandinavkrucan flagon por Karelio. Lia flago samtempe montras du tute novajn trajtojn: Ĝi estas la unua uzanta la koloron verdon, kaj ankaŭ la unua tiaforma flago tute sen metalo. (Tutmetala skandinavkruca flago [blanka kruco sur flavo aŭ flava kruco sur blanko] ĝis nun ne enuziĝis ie.) La regiona flago de Vendsyssel (Danio) en 1976 aldonis oranĝon al la koloraro de skandinavkrucaj flagoj.
Influo je aliaj flagoj
redaktiAl du teritorioj tradicie asociataj kun Nordio, Sameio kaj Gronlando, mankas skandinavkrucaj flagoj. Tamen videblas tia influo en iliaj flagoj, kiuj ambaŭ havas diskon en la pozicio de la krucocentro Skandinava.
- La kaŭzoj de tiuj du esceptoj estas variaj. Ne ĉiuj rigardas Gronlandon kiel parton de Nordio - ĝi ja estas alikontinenta (Nordamerika) insulo kiun koloniigis skandinavoj. Ankaŭ la sameoj per sia ne-skandinaveca flago eble volas emfazi, ke ili estas indiĝena popolo kiu estis en la areo antaŭ la alveno de skandinavoj kaj suomoj. Por kiu priscias la ĝisĵusan ŝamanismon de la etnoj sameoj kaj inuitoj, estas interese observi la anstataŭigon de kristana kruco per sundisko (tradicia pagana simbolo).
Flagoj kun skandinava kruco
redaktiNotu: Proponoj kiuj neniam disvastiĝis ne aperas ĉi-liste.
Flagoj de teritorioj aŭ etnoj
redaktiSvedio Skanio Okcidenta Svedio (propono)
Ekse Skandinavaj insularoj de Skotlando: Ŝetlando Orkadoj →
Finnugraj gentoj en apudnordia Rusio: Ingrio Karelio
Ekse Skandinava setlejo en nuntempa Francio: Normandio