Haldane Burgess

James John Haldane Burgess [ burğes ] (naskiĝis la 28-an de majo 1862 en Lerwick, Ŝetlandaj Insuloj, mortis la 16-an de januaro 1927)[1] estis skota historiskribanto, violonisto, lingvisto, socialisto, esperantisto[2][3], romanisto kaj poeto. Liaj libroj inkluzivis Rasmie's Büddie, Some Shetland Folk, Tang, The Treasure of Don Andreas, Rasmie's Kit, Rasmie's Smaa Murr, kaj The Viking Path. Li helpis Jakob Jakobsen kun la esploro de la norna lingvo en Ŝetlando.

Haldane Burgess
Persona informo
Aliaj nomoj James John Haldane Burgess, J.J. Haldane Burgess
Naskiĝo 28-an de majo 1862
en Lerwick, Ŝetlandaj Insuloj
Morto 16-an de januaro 1927
en Ŝetlandaj Insuloj
Etno Ŝetlando, Skoto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Edinburgo
Okupo
Okupo lingvistohistoriisto • poeto • muzikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

LibrojRedakti

  • Rasmie's Büddie: poems in the Shetlandic (1891)
  • The Viking Path – A Tale of The White Christ (1894)
  • Tang (1898)
  • Young Rasmie's Kit (1928)

ReferencojRedakti

  1. (1929) Who was who: A Companion to Who's Who, Containing the Biographies of Those who Died During the Period .... A. & C. Black.
  2. J.J. Haldane Burgess. Alirita 2016-05-21.
  3. J.J. Haldane Burgess (quoted from New Shetlander No 164, 1988). Alirita 2016-05-21.