East Dunbartonshire

administra regiono en Skotlando
(Alidirektita el Orienta Dunbartonshire)

East Dunbartonshire (jen angle, skote Aest Dunbartanshire, skotgaele Siorrachd Dhùn Bhreatainn an Ear, do "orienta Dunbartonshire") estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Kiel indikas la nomo, ĝi estas (la orienta) parto de la samnoma historia brita graflando (en Skotlando nomata ŝiro) Dunbartonshire, sed ankaŭ entenas teritoriojn de la historiaj britaj graflandoj Lanarkshire kaj Stirlingshire - antaŭe ĝi estis parto de la pli larĝa historia kelta reĝlando Strathclyde. Administra centro de la konsilia areo estas la urbo Kirkintilloch. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 107 500 loĝantoj.

East Dunbartonshire
skote Aest Dunbartanshire, skotgaele Siorrachd Dhùn Bhreatainn an Ear
administra regiono
Blazono
konsilia areo en Skotlando [+]

LandoSkotlando

Koordinatoj56° N, 4° U (mapo)55.933333333333-4.2166666666667Koordinatoj: 56° N, 4° U (mapo)
ĈefurboKirkintilloch
- koordinatoj56° N, 4° U (mapo)55.933333333333-4.2166666666667Koordinatoj: 56° N, 4° U (mapo) [+]

Areo174,49 km² (17 449 ha)

Loĝantaro108 640 [+] (2019)
Denseco622,62 loĝ./km²

ISO 3166-2GB-EDU

East Dunbartonshire (Tero)
East Dunbartonshire (Tero)
East Dunbartonshire en Skotlando

East Dunbartonshire (Skotlando)
East Dunbartonshire (Skotlando)
DEC

East Dunbartonshire (Tero)
East Dunbartonshire (Tero)

Map
East Dunbartonshire

Vikimedia Komunejo:  East Dunbartonshire [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La areo situas nordokcidente de la urbego Glasgovo kaj entenas multajn suburbojn de ĝi. Krom tiun urbegon kaj la najbaran teritorion de West Dunbartonshire (do okcienta Dunbartonshire), la konsilia areo bordas la regionojn North Lanarkshire kaj Stirling.