Malfermi la ĉefan menuon

Highland (administra areo)

(Alidirektita el Highland)

Highland (jen angle, en la skota: Heilan, en la skotgaela: A' Ghàidhealtachd) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando - ĝi kovras nur parton de la geografia regionego Altaj Landoj, angle (same plurale) nomata Highlands. Temas pri la plej granda loka registara regiono en Unuiĝinta Reĝlando (Britio). Ĝi estis la 7-a plej loĝata konsilia areo laŭ la britia censo de 2011. La areo dividas limojn kun la konsiliaj areoj de Aberdeenshire, Argyll kaj Bute, Moray kaj Perth kaj Kinross. Tiuj konsiliaj areoj, kaj tiuj de Angus kaj Stirling, ankaŭ havas zonojn de la geografia regionego Altaj Landoj de Skotlando ene de iliaj administraj limoj.

Highland
Heilan
A' Ghàidhealtachd

Highland in Scotland.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Inverness
Areo 353 km²
Loĝantaro 234 800 (takso meze de 2016)
ISO-kodo GB-HLD
Information icon.svg
vdr

Administra centro de la nuna administra areo estas la urbo Inverness. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 234 800 loĝantoj.

la ĉefurbo Inverness