Lulach

Reĝo de Skotlando, 11-a jarcento

Lulach, Lulach mac Gille CoemgáinLughlagh mac Gille Chomghain (naskiĝis antaŭ 1033, mortis la 17-an de marto 1058) estis reĝo de Skotlando de la 15-a de aŭgusto 1057 ĝis la 17-a de marto 1058. Li estis la filo de la reĝo Gille Coemgáin de Moray, la unua edzo de Gruoch de Skotlando, kaj tiel la vicfrato de Macbeth. La suvereno havis filon, Máel Snechtai mac Lulaich kaj filinon. Li havis nepon el sia filino, nome Oenghus mac inghine Lulaich.

Lulach
Reĝo de la Skotoj
Regado de la 15-a de aŭgusto 1057 ĝis la 17-a de marto 1058
Antaŭulo Macbeth
Sekvanto Malkolmo la 3-a
Kronado Aŭgusto 1057 en Scone
Persona informo
Naskonomo Lulach mac Gille Coemgáin (malnovskotgaele), Lughlagh mac Gille Chomghain (skotgaele)
Naskiĝo antaŭ 1033
en Moray, Skotlando
Morto 17-a de marto 1058
en Essie, Strathbogie
Tombo Iona
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando vd
Familio
Dinastio House of Moray vd
Patro Gilla Coemgáin de Moray
Patrino Gruoch
Edz(in)o Finnghuala (?) vd
Infanoj Máel Snechtai mac Lulaich
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siaj kromnomoj estas Tairbith (Malfeliĉulo) kaj Fatuus (Stulta). Tio sugestus ke li estis malforta reĝo. Tamen, li estas la unua skotlanda monarko kies detaloj pri kronado disponeblas.

Li regis dum kelkaj monatoj antaŭ ol Malkolmo la 3-a mortigis kaj sekvis lin. La filo de Lulach sekvis lin kiel la mormaer de Moray.