Cuilén
Cuilén mac Ildulb aŭ Cailean (mortis en 971) estis reĝo de Skotlando de 967 ĝis 971. Li estis unu el la tri konataj filoj de la reĝo Indulf (Ildulb mac Causantín), la aliaj estantaj Amlaíb kaj Eochaid.
Cuilén | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Skotoj | |||||
Regado | de 967 ĝis 971 | ||||
Antaŭulo | Dubh | ||||
Sekvanto | Kenneth la 2-a | ||||
Persona informo | |||||
Cuilén mac Iduilb | |||||
Naskonomo | Cuilén mac Ildulb (malnovskotgaele), Cailean (skotgaele) | ||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 954 | ||||
Morto | 971 en Abington (?) | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Tombo | Iona | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Skotlando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Alpinoj | ||||
Patro | Indulf | ||||
Gefratoj | Amlaíb (en) vd | ||||
Infanoj | Konstantino la 3-a | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Estas supozite ke Cuilén estis implikita en la morto de sia antaŭulo Dubh (Dub mac Maíl Coluim), kiu venkis Cuilén-on en batalo en 965.
En 971, Cuilén, kune kun sia frato Eochaid, estis mortigita en Lothiano de Amdarch, princo de Strathclyde. La mortigo estus venĝo pro la seksatenco de Cuilén al la filino de Amdarch. La Kroniko de la Reĝoj de Alba ne mencias ke li estis entombigita en Iona, sed la raporto pri la morto de Dubh sugestus ke tio ĉi estis verŝajne la kazo.
La frato de Dubh, Kenneth la 2-a (Cináed mac Maíl Coluim), kies trono estis kaptita provizore de Amlaíb, la frato de Cuilén, sekvis lin. La filo de Cuilén, Konstantino la 3-a (Causantín mac Cuilén), iĝis pli malfrue reĝo.
Referenco
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cuilén en la angla Vikipedio.