Loka regado kaj administrado en Anglio

Anglio havas tre komplikan sistemon de loka regado kaj administrado (angle: local government). Tio estas la rezulto de reformado kaj reorganizado dum jarcentoj. La plej alta nivelo de loka regado en Anglio estas la regiono. Troviĝas 9 regionoj. Tio inkluzivas Grandan Londonon. Ĉiu regiono havas registaran oficejon kaj diversajn aliajn organizaĵojn. Oni unue enkondukis regionojn en 1990-aj jaroj kaj ŝajnas, ke la registaro estas preta plifortigi la respondecojn kaj ankaŭ enkonduki elektitajn asembleojn se la loĝantaro volas tion havi.

La nivelo malsupre de la regiono estas miksaĵo. Tradiciaj provincoj aŭ graflandoj ankoraŭ ekzistas kvankam en la 1990-aj jaroj kelkaj distriktoj en la provincoj fariĝis unuaraj instancoj kaj kelkaj provincoj tute malaperis.

Tradicie la sistemo estis dunivela. Tio estis provincoj kaj distriktoj ambaŭ kun propraj konsilantaroj kaj respondecoj. Ĝi ankoraŭ estas la plej uzata. En la tradicia sistemo la respondecoj estas dividataj inter la du – provincoj respondecas pri la plej gravaj aferoj (laŭ la kvanto en la buĝeto) kiel edukado, polico, ktp. La distriktoj respondecas pri aliaj aferoj kiel stratpurigado, loka planado, mediprotektado, turismo, ktp.

Ankaŭ troviĝas metropolaj distriktoj. Ili similas al unuaraj instancoj. Provincoj estas dividitaj en distriktoj. Distriktoj estas dividitaj en komunumoj.

Unuara Instanco redakti

Unuara instanco (angle: unitary authority) estas termino uzata en Britio por loka regadsistemo kun teorie nur unu nivelo de voĉdonado kaj administrado. Ili respondecas pri ĉio je loka nivelo ekz. edukado, polico, sociaj servoj, transporto ktp. Sed fakte ekzistas alia nivelo – la komunumo kun lokaj konsilantaroj. Ili kutime havas etajn buĝetojn kaj respondecas pri preskaŭ nenio.

Unuaraj instancoj kombinas la respondecojn de provincoj kaj distriktoj.

Vidu ankaŭ redakti