SHAEF

Aliancita Ekspedicia Forto de la Supera Ĉefsidejo 1943-1945

Supreme Headquarters Allied Expeditionary Force (SHAEF; prononco [ŝejf], per sisteo IFA ˈʃeɪf, angle: Aliancita Ekspedicia Forto de la Supera Ĉefsidejo) estis la ĉefsidejo de la komandanto de la aliancanoj de la dua mondmilito en nordokcidenta Eŭropo, de la malfruaj monatoj de 1943 ĝis la fino de la 2-a mondmilito. La usona generalo Dwight D. Eisenhower estis la komandanto en SHAEF tra sia ekzisto.

emblemo

SHAEF fondĝis en Londono en decembro 1943 kaj restis en Unuiĝinta Reĝlando ĝis sufiĉaj aliancanaj fortoj estis translokigitaj al kontinenta Eŭropo por pravigi ĝian translokadon al Francio. Tiummomente la generalo Bernard Montgomery ĉesis komandi ĉiujn landajn fortojn sed daŭrigis kiel komantanto de la brita 21-a armea grupo (21 AG) ĉe la orienta alo de la normanda pontokapo. La usona 12a armea grupo (12 AG) komandata de leŭtenanta generalo Omar Bradley estis kreita kiel la okcidenta alo de la pontokapo. Kiam la interpafada avanco el Normandio okazis, la Aliancanoj lanĉis la invadon de suda Francio la 15-an de aŭgusto 1944 kun la usona 6-a armea grupo (6 AG) sub la ordono de leŭtenanto generala Jacob L. Devers. Dum la invado de suda Francio, la 6 AG estis sub la komando de la "Ĉefsidejo de la Aliancaj Fortoj de Mediteranea Teatro de Operacioj", sed post unu monato la komando pasis al SHAEF. Tiutempe la tri armeaj grupoj okupis la poziciojn sur la okcidenta fronto, en kiuj ili restis ĝis la fino de la milito - la britaj 21 AG norde, la usona 12 AG meze kaj la 6 AG sude. Antaŭ decembro 1944, SHAEF establis sin en la palaco Grand Trianon en Versajlo, Francio. En februaro 1945, ĝi translokiĝis al Reims kaj, la 26-an de majo 1945, SHAEF translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno.