La milita termino pontokapo indikas relative sekuran pozicion, ĉirkaŭatan je tri flankoj de malamike okupata tereno, plej ofte sur bordo. Pontokapo donu sufiĉan protekton al propraj trupoj surbordiĝantaj kaj ebligu defendon kontraŭ malamika (kontraŭ)atako. La nomo devenas el eblo ke ĝi konsistu je fortikaĵo kiu kontrolas kaj protektas ponton.