La Batalo de Shiloh, konata ankaŭ kiel Batalo de Pittsburg Landing, estis unu el la unuaj bataloj en la Okcidenta Fronto de la Usona Enlanda Milito, okazinta en la 6a–7a de Aprilo, 1862, en sudokcidenta Tenesio. La Unia Armeo de Tenesio (Majora Generalo Ulysses S. Grant) estis moviĝinta laŭ la rivero Tenesio internen en Tenesion kaj estis kampadejo ĉefe ĉe la elboatejo Pittsburg Landing aur la okcidenta bordo de la rivero Tenesio, kie la Konfederacia Armeo de Misisipio (Generalo Albert Sidney Johnston, P. G. T. Beauregard duaranga komandanto) lanĉis surprizan atakon al la armeo de Grant el sia bazo en Corinth, Misisipio. Johnston estis mortige vundita dum la batalado; Beauregard ekprenis la komandon de la armeo kaj decidis kontraŭ premi la atakon poste vespere. Nokte, Grant estis plifortigita de unu el siaj divizioj staciigitaj pli norde kaj estis aligita de tri divizioj el la Armeo de Ohio (Maj. Gen. Don Carlos Buell). La Uniarmeaj fortoj startigis neatenditan kontraŭatakon la venontan matenon kio renversis la konfederaciajn akirojn de la antaŭa tago.

Batalo de Shiloh, pentraĵo de Thure de Thulstrup.

La 6an de Aprilo, nome la unua tago de la batalo, la Konfederaciuloj atakis kun la intenco forigi la Uniajn defendantojn for el la rivero kaj peli ilin al la marĉoj de Owl Creek okcidenten. Johnston esperis venki super la armeo de Grant antaŭ la anoncita alveno de Buell kaj la Armeo de Ohio. La konfederaciaj batallinioj konfuziĝis dum la luktado, kaj la homoj de Grant anstataŭe revenis nordorienten, en la direkto de Pittsburg Landing. Unia pozicio sur iom suprenigitan vojon, kromnomitan "Hornet's Nest" kaj defendita de la divizioj de la Brigada Generalo Benjamin Prentiss kaj William H. L. Wallace, havigis tempon por ke la cetero de la Unia linio stabiliĝu sub la protektado de multnombra artilerio. Wallace estis mortige vundita kiam la pozicio estis venkita, dum kelkaj regimentoj el la du divizioj estis eventuale ĉirkaŭitaj kaj kapitulacis. Johnston ricevis pafon en la kruro kaj sangis ĝismorte dum estris atakon. Beauregard komprenis kiom laca estis la armeo pro la elĉerpo de la tago kaj decidis ne ataki la finan pozicion de la Unio tiun nokton.

Poŝtmarko de 1962, desegnita de Noel Sickles.

Lacaj, sed neluktintaj kaj bone organizitaj homoj el la armeo de Buell kaj divizio de la armeo de Grant alvenis vespere de la 6a de Aprilo kaj helpis ŝanĝi la situacion la venontan matenon, kiam la Uniaj komandantoj lanĉis kontraŭatakon laŭ la tuta linio. Konfederaciaj fortoj estis devigitaj retiriĝi, kio finigis sian esperon blokadi la antaŭeniron de la Unio en nordan Misisipion. Kvankam venkinta, la Unia armeo estis suferinta pli fortajn perdojn ol la Konfederaciuloj, kaj Grant estis tre kritikita de la gazetaro pro la fakto ke li estis surprizigita de la malamiko.

La Batalo de Shiloh estis la plej sangiga konflikto de la Enlanda Milito ĝis tiam, kun preskaŭ dufoje tiom da perdoj kiom la antaŭaj gravaj bataloj de la milito kombinitaj.

Bibliografio redakti

Woodworth, Steven E.., eld. The Shiloh Campaign. Carbondale: Southern Illinois University Press, 2009. ISBN 978-0-8093-2892-5.

Eksteraj ligiloj redakti