Konfederacia Armeo

La Armeo de la Konfederaciaj Ŝtatoj (nomita ankaŭ Konfederacia Armeo aŭ simple Suda Armeo) estis la militfortoj de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono (ofte referencataj kiel Konfederacio) dum la Usona Enlanda Milito (1861–1865), kiuj batalis kontraŭ la fortoj de Usono (Unio) por la ĉefa celo pluhavi sklavecon en la Sudaj ŝtatoj.[1]

Konfederacia Armeo
flago
terarmeo
Komenco 28-a de februaro 1861 vd
Fino 26-a de majo 1865 vd
Lando(j) Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono vd
vdr
Edwin Francis Jemison, juna soldato de la Armeo de la Konfederaciaj Ŝtatoj.

Historio redakti

La 28a de Februaro, 1861, la Provizora Konfederacia Kongreso establis provizoran volontulan armeon kaj donis la kontrolon super la militaj operacoj kaj aŭtoritaton por arigi ŝtatajn fortojn kaj volontulojn al la ĵus elektita Prezidento de la Konfederaciaj Ŝtatoj, nome Jefferson Davis. Davis estis gradigito de la Usona Militakademio, kaj kolonelo de volontula regimento dum la Meksik-usona milito. Li estis ankaŭ estinta membro de la Usona Senato el Misisipio kaj Usona Sekretario de Milito dum la regado de Prezidento Franklin Pierce. La 1an de Marto, 1861, je la konto de la konfederacia registaro, Davis ekhavis kontrolon de la milita situacio en Charleston (Suda Karolino), kie la sudkarolina ŝtata milico estis sieĝanta la insulan fortikaĵon de Fort Sumter ĉe la elirejo al la haveno de Charleston, kiu estis retenita de malgranda usonarmea soldataro. Marte 1861, la Provizora Konfederacia Kongreso etendis la provizorajn fortojn kaj establis pli permanentan Armeon de la Konfederaciaj Ŝtatoj.

 
Brig. Gen. P. G. T. Beauregard, estris la unuan batalon de la KA, nome la Batalo de Fort Sumter.

Akurata kalkulo de la totala nombro de individuoj kiuj servis en la Konfederacia Armeo estas malfacile determinebla pro la nekompletaj kaj detruitaj konfederaciaj registroj; ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de individuaj konfederaciaj soldatoj estas inter 750 000 kaj 1 000 000 da homoj. Tio ne inkludas nekonatan nombron de sklavon kiuj estis devigitaj plenumi variajn taskojn por la armeo, kiel la konstruado de fortifikaĵoj kaj defendiloj aŭ ŝofori vagonarojn.[2] Ĉar tiuj ciferoj inkludas ĉirkaŭkalkulojn de la totala nombro de individuaj soldatoj kiuj servis en ajna momento dum la milito, ili ne reprezentas la grandon de la armeo en ajna difinita dato. Tiuj nombroj ne inkludas homojn kiuj servis en la Konfederacia Mararmeo.

Kvankam plej el la soldatoj kiuj luktis en la Usona Enlanda Milito estis volontuloj, ambaŭ flankoj ĉirkaŭ 1862 turnis sin al konskripcio, ĉefe kiel rimedo por devigi homojn registriĝi kaj volontuli. En foresto de precizaj registroj, ĉirkaŭkalkuloj de la procento de konfederaciaj soldatoj kiuj estis rekrutitaj estas ĉirkaŭ duoble de la 6 % de usonarmeaj soldatoj kiuj estis konskripciigitaj.[3]

 
Generalo Robert E. Lee, la konfederacia plej fama generalo.

Ankaŭ la nombroj de konfederaciaj perdoj estas nekompletaj kaj nefidindaj. La plej bonaj ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de mortoj de konfederaciaj soldatoj estas ĉirkaŭ 94 000 mortintaj aŭ ĝismorte vunditaj en batalo, 164 000 mortoj pro malsanoj kaj inter 26 000 kaj 31 000 mortoj en militprizonaj kampadejoj. Ĉirkaŭkalkulo de la konfederaciuloj vunditaj, kiu estas konsiderata nekompleta, estas de 194 026. Tiuj nombroj ne inkludas homojn kiuj mortis pro aliaj tialoj kiel akcidentoj, kio povus aldoni kelkajn milojn al la mortokvanto.[4]

La ĉefaj konfederaciaj armeoj, nome Armeo de Norda Virginio de la Generalo Robert E. Lee kaj la restaĵoj de la Armeo de Tenesio kaj variaj aliaj unuoj de la Generalo Joseph E. Johnston, kapitulacis al Unio de Usono la 9an de Aprilo, 1865 (oficiale la 12a de Aprilo), kaj la 18an de Aprilo, 1865 (oficiale la 26an de Aprilo). Aliaj konfederaciaj fortoj kapitulacis inter la 16a de Aprilo, 1865, kaj la 28a de Junio, 1865.[5] Je la fino de la milito, pli ol 100 000 konfederaciaj soldatoj estis dizertintaj,[6] kaj kelkaj ĉirkaŭkalkuloj indikas nombrojn tiom altaj kiel unu triono de la konfederaciaj soldatoj.[7] L< konfederacia registaro efektive dissolvis sian armeon kiam ĝi eliris el Richmond en Aprilo kaj ne plu havis kontrolon super la restantaj armeoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. La 8an de Februaro, 1861, delegitoj el la unuaj sep Profunda Sudo sklavecaj ŝtatoj kiuj jam estis deklarinta sian secesion el la Unio de Usono kunsidis en Montgomery, nome ĉefurbo de Alabamo, adoptis la Provizoran Konstitucion de la Konfederaciaj Ŝtatoj.
  2. Registroj de la nombro de individuoj kiuj servis en la Usona Armeo estas pli etendaj kaj fidindaj, sed ankoraŭ ne tute akurataj. Ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de individuaj soldatoj de la Unio gamas inter 1 550 000 kaj 2 400 000, kun plej verŝajna nombro inter 2 000 000 kaj 2 200 000. La registroj de la Unia Armeo montras iom pli ol 2 677 000 enlistigojn sed tiu nombro ŝajne inkludas multajn re-enlistigojn. Tiuj nombroj ne inkludas maristojn kiuj servis en la Usona Mararmeo aŭ en la Usona Marinfanteria Korpuso. Tiuj figuroj reprezentas la totalan nombron de individuaj soldatoj kiuj servis en ajna momento dum la milito, ne la grandon de la armeo en ajna difinita dato.
  3. Albert Burton Moore, Conscription and Conflict in the Confederacy (1924).
  4. Kompare, la plej akurataj ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de mortoj de usonarmeaj soldatoj estas 110 100 mortintaj aŭ ĝismorte vunditaj en batalo, 224 580 mortoj pro malsanoj kaj 30 192 mortoj en la konfederaciaj militprizonaj kampadejoj, kvankam kelkaj historiistoj disputas tiujn nombrojn. La plej akurata kalkulsupozo por vunditaj usonarmeaj soldatoj estas 275 175.
  5. Ankaŭ konfederaciaj fortoj en Mobile, Alabamo, kaj Columbus (Georgio), jam estis kapitulacintaj la 14an de Aprilo, 1865, kaj la 16an de Aprilo, 1865, respektive. Usonarmeaj kaj konfederaciaj unuoj luktis en la Batalo de Columbus, antaŭ la kapitulaco la 16an de Aprilo, 1865, kaj malgranda fina batalo en Palmito Ranĉo, Teksaso, la 12an de Majo, 1865. En areoj pli distantaj el la ĉefaj teatroj de operacoj, konfederaciaj fortoj en Alabamo kaj Misisipio de la Leŭtenanta Generalo Richard Taylor, en Arkansaso de la Brigad-Generalo M. Jeff Thompson, en Luiziano kaj Teksaso de la Generalo E. Kirby Smith kaj en la Indiana Teritorio de Brigad-Generalo Stand Watie kapitulacis la 4an de Majo, 1865, la 12an de Majo, 1865, la 26an de Majo, 1865 (oficiale la 2an de Junio, 1865), kaj la 28an de Junio, 1865, respektive.
  6. Eric Foner. (1988) Reconstruction: America's Unfinished Revolution, 1863–1877, p. 15. ISBN 9780062035868.
  7. Deserters in the Civil War | Teachinghistory.org (angle). Alirita 3a de Aŭgusto 2018.

Bibliografio redakti

  • Adams, George Worthington (1940). "Confederate Medicine". Journal of Southern History. 6#2 (2): 151–166. doi:10.2307/2191203. JSTOR 2191203.
  • Bledsoe, Andrew S. Citizen-Officers: The Union and Confederate Volunteer Junior Officer Corps in the American Civil War. Baton Rouge, Louisiana: Louisiana State University Press, 2015. ISBN 978-0-8071-6070-1.
  • Crawford, Martin (1991). "Confederate Volunteering and Enlistment in Ashe County, North Carolina, 1861–1862". Civil War History. 37 (1): 29–50. doi:10.1353/cwh.1991.0031.
  • Crute Jr, Joseph H. (1987). Units of the Confederate States Army (2nd ed.). Gaithersburg: Olde Soldier Books. ISBN 0-942211-53-7.
  • Daniel, Larry J. (2003). Soldiering in the Army of Tennessee: A Portrait of Life in a Confederate Army.
  • Eicher, David J. (2001). Civil War High Commands. Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-3641-1.
  • Freemon, Frank R. (1987). "Administration of the Medical Department of the Confederate States Army, 1861 to 1865". Southern Medical Journal. 80 (5): 630–637. doi:10.1097/00007611-198705000-00019. PMID 3554537.
  • Faust, Drew (1987). Christian Soldiers: The Meaning of Revivalism in the Confederate Army.
  • Haughton, Andrew (2000). Training, Tactics and Leadership in the Confederate Army of Tennessee: Seeds of Failure.
  • Levine, Bruce (2005). Confederate Emancipation: Southern Plans to Free and Arm Slaves during the Civil War.
  • Logue, Larry M. (1993). "Who Joined the Confederate Army? Soldiers, Civilians, and Communities in Mississippi". Journal of Social History. 26#3 (3): 611–623. doi:10.1353/jsh/26.3.611. JSTOR 3788629.
  • Sheehan-Dean, Aaron. "Justice Has Something to Do with It: Class Relations and the Confederate Army." Virginia Magazine of History and Biography 113 (2005): 340–377.
  • Sheehan-Dean, Aaron. Why Confederates Fought: Family and Nation in Civil War Virginia (2007).
  • Warner, Ezra J. Generals in Gray: Lives of the Confederate Commanders (LSU Press, 1959).
  • Weinert, Richard P., Jr. (1991). The Confederate Regular Army. White Mane Publishing. ISBN 978-0-942597-27-1.
  • Weitz, Mark A. (2005). More Damning than Slaughter: Desertion in the Confederate Army. U of Nebraska Press.
  • Wiley, Bell Irvin. The Life of Johnny Reb: The Common Soldier of the Confederacy (1943).
  • Watson, Samuel J (1994). "Religion and combat motivation in the Confederate armies". Journal of Military History. 58 (1): 29–55. doi:10.2307/2944178. JSTOR 2944178.
  • Wright, Marcus J. (1983). General Officers of the Confederate Army. J. M. Carroll & Co. ISBN 978-0-8488-0009-3.

Eksteraj ligiloj redakti