Columbus (Georgio)
Columbus estas grandurbo en Usono, en subŝtato Georgio, en distrikto Muscogee. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.
Columbus | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono unuiĝinta civito-kantono komunumo de Georgio kantona sidejo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 206 922 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 362 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 30′ N, 84° 56′ U (mapo)32.492222222222-84.940277777778Koordinatoj: 32° 30′ N, 84° 56′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 243 m [+] | ||||
Areo | 572 km² (57 200 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Columbus, Georgia [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 32° 29′ N 84° 56′ U / 32.483 °N, 84.933 °U (mapo)
- Areo: 572 km²
- Loĝantaro: 194 107 (en 2011)
- Supermara alteco: m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodoj: 31820, 31829, 31900-09, 31914, 31917, 31993-94, 31997-99
- Telefonkodoj: 706, 762
Geografio
redaktiColumbus situas en la sudorienta landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Georgio laŭ maldekstra bordo de rivero Chattahoochee (kiu estas ankaŭ la subŝtata limo). Atlanta (Georgio) troviĝas 160 km.
Historio
redaktiColumbus fondiĝis en 1828, ĉar tiu loko estas la plej supra loko de la rivero, kiu estas navigebla. Tiutempe oni liveris kotonojn helpe de la rivero. En la 1850-aj jaroj ankaŭ la fervojo alvenis, dume tekstilmueliloj ekfunkciis laŭ la rivero. Kiam la Usona Enlanda Milito komenciĝis en 1861, Columbus iĝis unu el la plej gravaj centroj de industrioj (produkto de armiloj) en la Konfederacio. En 1865 taĉmento de Nordo atakis la urbon kaj bruligis multajn el la industriaj konstruaĵoj. La inventinto de Koka-kolao, Dr. John Stith Pemberton estis pafvundita en tiu batalo. Rekonstruo preskaŭ komenciĝis tuj kaj prospero sekvis.
Klimato
redaktiColumbus situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 41 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 1188 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en marto, plej malofte oktobre.
Trafiko
redaktiColumbus havas enlandan kaj armean flughavenojn. Aŭtoŝoseo kuras al Atlanta (Georgio), trajno kuras al Albany. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
redaktiĜemelurboj
redaktiFontoj
redakti- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio