Richmond (Virginio)
Richmond aŭ Riĉmondo estas grandurbo en Usono, en subŝtato Virginio (ŝtato), kie ĝi estas la ĉefurbo de Virginio. Kiel aliaj urboj de Virginio, Riĉmondo estas sendependa urbo, ne parto de iu kantono.
Richmond | |||||
---|---|---|---|---|---|
sendependa urbo • ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono • urbo de Usono | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 226 610 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 400 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 32′ N, 77° 26′ U (mapo)37.540833333333-77.436666666667Koordinatoj: 37° 32′ N, 77° 26′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 45 m [+] | ||||
Areo | 161,821914 km² (1 618 2.1 914 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Richmond, Virginia [+] | |||||
| |||||
Bazaj informoj redakti
- Koordinatoj: 37° 32′ N 77° 26′ U / 37.533 °N, 77.433 °U (mapo)
- Areo: 162 km²
- Loĝantaro: 208.833 (en 2012)
- Supermara alteco: 46 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodoj: 23173, 23218–23242, 23249–23250, 23255, 23260–23261, 23269, 23273–23274, 23276, 23278–23279, 23282, 23284–23286, 23288–23295, 23297–23298, 23221, 23225, 23226, 23220
- Telefonkodo: 804
Geografio redakti
Riĉmondo situas sur ebenaĵo laŭ navigebla rivero al la maro en la orienta landparto de Usono, en la meza (iom orienta) parto de la subŝtato. Vaŝingtono troviĝas 158 km.
Historio redakti
En la nuna Riĉmondo la plej frue indianoj vivis. Britaj ŝipistoj alvenis en 1607 kaj ili metis krucon tien. Post jaroj alvenis koloniuloj, nature ili batalis kontraŭ la indianoj. La loko estis produktejo de tabako, komercejo de feloj. Richmond estis fondita en 1737, ĝi urbiĝis en 1742 kaj ĝi iĝis ĉefurbo de la kolonio en 1780. Tiutempe oni komercadis ankaŭ per sklavoj. Dum la Usona Milito de Sendependeco tie okazis grava parolado. En 1781 britaj soldatoj bruldetruis la urbon. La urbo tuj rekonstruiĝis kaj ĝi iĝis grava industria centro. En 1862 armeo de Nordo ne povis okupi Riĉmondon, sed tio sukcesis post 3 jaroj. Tiutempe la fervojo kaj kanalo helpis la trafikon, eĉ en la urbo troleo trafikis. En 1968 universitato estis kreita.
Klimato redakti
Riĉmondo situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 32 °C, la malvarmo kulminas en decembro averaĝe ĉirkaŭ frostopunkto. Jare pluvas po 1107 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto kaj malkulminas en februaro.
Trafiko redakti
El Riĉmondo kuras aŭtovojoj al Virginia Beach, Alexandria (Virginio), Charlottesville, Petersburg, fervojoj kuras al 4 direktoj, ekzemple al Norfolko (Virginio). La urbego havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj redakti
Ĝemelurboj redakti
Famuloj redakti
- en Riĉmondo naskiĝis:
- en Riĉmondo mortis:
Bildaro redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- urba retejo Arkivigite je 2012-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.ci.richmond.va.us Arkivigite je 2007-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.noaa.gov
- http://scholar.lib.vt.edu/theses/available/etd-05262005-132441