Amiŝismo

menonitdevena, kristana komunumo vivanta en Nordameriko
(Alidirektita el Amananoj)

Amiŝo (angle Amish) estas la nomo de anabaptista (protestanta) kaj menonitdevena, kristana komunumo vivanta en Nordameriko. La anoj de la grupo estas samenomataj kiel la grupo. Ĝiaj setlejoj estas disaj en 22 ŝtatoj de Usono kaj en la provinco Ontario en Kanado. La membroj de la Amiŝo-komunumo estas konataj kiel homoj kiuj konservas simplan vivstilon, tradician vestaĵon kaj evitas uzi modernan teknologion.

Amiŝa kaj moderna veturado en kontrasto; PA, U.S.A. Foto: Nils Fretwurst

La origino de la Amiŝo estas en Svislando kaj Germanio. Ĝis la 17-a jarcento, la amiŝoj estis parto de la menonitoj. La membroj de la komunumo estis diskriminaciitaj kaj persekutitaj fare de kaj la religia establado kaj la politika establado en Svislando kaj Germanio. Multaj unue enmigris al Alzaco kaj Palatinato, kie ekzistis malpli severa diskriminacio, kaj tiam dum la 18-a jarcento ili plejparte enmigris al Usono. La enmigrintoj ekloĝis en la ŝtato de Pensilvanio, de kie ili poste disvastiĝis al aliaj landoj en Nordameriko.

La principoj de la Amiŝoj estas bazitaj sur apartigo de la mondo kaj ĝiaj tradicioj kaj enfermiĝo en la komunumo kaj familio, ĝis la punkto de bojkoto kaj ekskomuniki familianojn kiuj ne sekvas la vivstilon. Ĝiaj membroj vivas en fermitaj, plejparte agrikulturaj komunumoj. Malgraŭ ĉio ĉi, la Amiŝoj kredas je la devo elekti religion libervole. Komunumaj membroj, atinginte la aĝon de plenkresko, estas postulataj por akcepti la religian engaĝiĝon pro elekto post periodo, kio estas speco de rito de transigo (nomita Rumspringa). Dum tiu ĉi periodo – kiu daŭras plurajn monatojn aŭ pli – la junulo, kiu atingas plenkreskon , liberiĝas de la leĝoj de la socio kaj de la eklezio ĝis tiam li fine akceptas la religiajn devontigojn kaj refoje baptiĝas. Amiŝoj rekomendas modestan vivstilon kaj ĝenerale evitas uzi modernan teknologion. En transporto, ili daŭre uzas ĉeval-tirantan ĉaron anstataŭe de aŭtoj. La viroj kreskigas barbon sed razas siajn lipharojn. Kiel parto de la principo de modesteco, la virinoj ne portas juvelojn.

Eĉ en Usono, kiel rezulto de ilia kredo je dia regado sole, kaj tial ilia manko de fido al la ŝtato kaj ĝiaj institucioj, ili sindetenas de partoprenado en nacia aŭ ŝtata politika agado aŭ voĉdonado en baloto, kaj pro pacifistaj kialoj ne aliĝas al la sekurecaj taĉmentoj. En la prezidant-baloto de 2020, la komunumestroj anoncis, ke unufoje por ĉiam, ili partoprenos en la baloto favore al la kandidato Donald Trump, ĉar li promociis la konservativan ideologion en Usono dum ĉiuj jaroj de sia prezidanteco.. Taksoj de 2017 taksas ke ekzistas nuntempe 318,000 Amiŝoj.

Fruaj amiŝaj kutimoj redakti

Kaj amiŝoj kaj menonitoj estas pacistoj. Amiŝoj frue diferenciĝis el la menonitoj en tio, ke la amiŝoj malpermesis la portadon de vestaĵoj kun butonoj, dum la menonitoj permesis ilian portadon. Por la amiŝo, la butono estis simbolo de la armeo, ĉar tiuepoke estis la armeanoj, kiuj unue portis butonojn. Ankoraŭ hodiaŭ, la amiŝoj ne portas eksterajn jakojn kun butonoj.

Alia frua kutimo, kiu apartigis la amiŝojn el la menonitoj (kaj la unua kialo por la disiĝo de 1693) estis la insisto de la amiŝoj aserti la eviton (izoladon) de membroj, kiuj elektis forlasi la sekton. La amiŝoj favoris striktan praktikadon de la evito de ĉi tiuj eks-membroj. La menonitoj, tamen, ne strikte devigis al ĉi tiun praktiko.

Alia kutimo plu estas la izolado de la komunumo de la ekstera mondo, kiel sekurigo por la fido kaj ĝia vivstilo, kaj kontraŭ la malbonoj de la moderna mondo.

Historio redakti

La amiŝoj estas la idoj de svisaj anabaptistoj, kies origino datiĝas de 1525, unu jaron post la komenco de la ribelo de germanaj kamparanoj. Tio estis kamparanribelo, en kiu Marteno Lutero subtenis la nobelulojn kontraŭ la kamparanoj. Rezulte, la socio estis preta por "dua reformacio". La anabaptismo unue naskiĝis en Zuriko, Svislando, kaj poste ĝi disvastiĝis ĝis Nederlando. Kontraŭe al kelkaj anabaptistaj grupoj pli nordaj (ekzemple tiuj en Munstero), la svisaj anabaptistoj estis ekde la komenco pacifistaj (vidu la konfesion de Schleitheim). Pro siaj kredoj je senperforto kaj rebaptado, la svisaj anabaptistoj treege suferis la persekutojn de la lokaj aŭtoritatoj. La persekutado venis same el la protestantoj, kiel el la katolikoj.

Fine de la 17-a jarcento, la anabaptistoj, kiuj dume nomis sin Menonitoj laŭ la nederlanda anabaptista gvidanto Menno Simons, komencis fuĝi el Svislando amase. Ili trovis rifuĝejon en la Palatinato kaj en Alzaco. Estas tie en Alzaco, kie la amiŝoj disiĝis de la menonitoj.

La amiŝa divido estis gvidita de Jakob Ammann. La amiŝoj apartiĝis el la menonitoj en 1693 en Alzaco. Le disiĝo vidis Jakob Ammann prediki novan reiron al pli rigora kaj ne-mondema vivstilo. La plejmulto el la menonitoj, kiuj elektis sekvi Jakob Ammann, estis svisaj menonitaj rifuĝintoj en Alzaco. Kelkaj menonitoj en Svislando kaj en Palatinato elektis ankaŭ sekvi Jakob Ammann, sed tie ili reprezentis minoritaton el la menonitoj.

Dum en Alzaco kaj en Palatinato ekzistis pli da tolero por la svisaj anabaptistoj ol en ilia hejmlando Svislando, ĉi tiuj teritorioj estis jam ne pacaj. Fakte, Alzaco kaj la Palatinato, kun ilia situo en la koro de Eŭropo estiĝis la bastiono por multaj el la militoj de la 17-a jarcento. Post jardekoj de milito la amiŝoj, la menonitoj kaj iliaj najbaroj estis pretaj forlasi la teritorion kaj sin turni al Ameriko. Ĉar dum la jaroj de milito la rikoltoj estis bruligitaj kaj la malsatego kaŭzis eĉ kanibalismon inter la kamparanoj.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti