Kisii (nomita ankaŭ Bosongo aŭ Getembe) estas urbo en sudokcidenta Kenjo. Ĝi estas la ĉefa urba kaj komerca centro en la Alta Teroj Gusii, ĉefurbo de la Distrikto Kisii, kiu estas parto de la Sudo de Provinco Nyanza. La municipo Kisii havas ĉirkaŭ 200,000 loĝantojn, laŭ la ĉirkaŭkalkuloj de 2012. Pluse, ĝi havas grandan dependan metropola loĝantaron de ĉirkaŭ 100,000 loĝantoj, laŭ la nacia censo de 2009. Kisii estis la ĉefurbo de la Distrikto Kisii antaŭ ties disigo por krei la distriktojn Njamira norde kaj Guĉa sude. Poste per la aprobo de la nova Kenja Konstitucio en 27a de Aŭgusto, 2010, la distrikto Guĉa estis re-sorbita reen en la Kantono Kisii; dum la distrikto Njamira estis renomigita Kantono Njamira.

Kisii
urbo
Administrado
Poŝtkodo 40200
Demografio
Loĝantaro 37 531  (1999) [+]
Loĝdenso 3 753 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 40′ S, 34° 46′ O (mapo)-0.669834.7675Koordinatoj: 0° 40′ S, 34° 46′ O (mapo) [+]
Alto 1 700 m [+]
Areo 10 km² (1 000 ha) [+]
Kisii (Kenjo)
Kisii (Kenjo)
DEC
Kisii
Kisii
Situo de Kisii

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kisii town [+]
vdr
Loko de Kisii, okcidente de Kenjo
Kisii vidita el Getembe

Nuntempe, temas pri vigla urbo kiu estas hejmo al negocoj, organizoj, edukaj institucioj kaj registaraj agentejoj. La municipo Kisii kuŝas ĉe la centro de okcidenta Kenjo, ĉe turisma itinero kiu enhavas la areojn de Tabaka Soapstone Carvings, Ĉasrezervejo Maasai Mara, Ĉasrezervejo Valo Lambwe kaj la tuta baseno de la Lago Viktorio.

Eksteraj ligiloj redakti