Miĝikendaoj (svahile: mijikenda, "la naŭ urboj") estas kolektiva nomo por la triboj digoj, ĉonjoj, kambeoj, durumaoj, kaŭmaoj, ribeoj, rabajoj, ĝibanaoj kaj ĝirjamaoj je la marbordo de Kenjo kaj de la plej norda marbordoparto de Tanzanio. La nocio estas uzata de tiuj naŭ grupoj ekde proksimume 1945 kiel memnomigo.

Miĝikendaoj
popolo
Sacred Mijikenda Kaya Forests
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La unuopaj subetnoj kulture similas kaj parolas diversajn bantuajn lingvojn unu al la aliaj kaj al la svahila similajn.

La miĝikendaoj fine de la 19-a jarcento kaŭze de trosekeco kaj malsatego (1898–1900) el la postregiono de Mombaso kaj Malindo atingis sian hodiaŭan loĝregionon je la marbordo. Ilia origina deveno ne estas ekzakte konata; propraj mitoj supozigas devenon el ŝtato en la hodiaŭa Somalio nomata Shungwaya, sed kies historia ekzisto estas malforte dokumentita.

Fontoj redakti