La Kolonio kaj Protektorato de Kenjo estis parto de la Brita Imperio en Afriko el 1920 ĝis 1963. Ĝi establiĝis kiam la iama Orientafrika Protektorato estis transformita en Kronkolonio en 1920. Teknike la "Kolonio Kenjo" referencis al la internaj teritorioj, dum 16 kilometrojn larĝa marborda strio (teorie luprenita de la Sultano de Zanzibaro) estis la "Protektorato Kenjo" sed ambaŭ teroj estis kontrolitaj kiel unusola administracia unuo. La kolonio finiĝis en 1963 kiam nigra majoritata registaro estis elektita por la unua fojo kaj finfine deklaris sendependecon kiel Kenjo.

Kenja Kolonio
11-a de junio 1920 – 12-a de decembro 1963

kolonioprotektoratokronkolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
6 200 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Flago de la Kenja Kolonio valida de 1921 ĝis 1963

La Kolonio kaj Protektorato de Kenjo estis establita la 11-an de junio 1920 kiam la teritorioj de la iama Orientafrika Protektorato (escepte tiujn partojn de tiu Protektorato super kiu Moŝto la Sultano de Zanzibaro havis suvereneco) estis aneksitaj de Britio.[1] La Kenja Protektorato estis establita la 13-an de aŭgusto 1920 kiam la teritorioj de la iama Orientafrika Protektorato kiuj ne estis ankoraŭ aneksitaj de Britio estis establitaj kiel Brita Protektorato.[2] La Protektorato de Kenjo estis regita kiel parto de la Kolonio Kenjo pere de interkonsento inter Unuiĝinta Reĝlando kaj la Sultano de la 14-a de decembro 1895.[3][4][5][6]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Kenya (Annexation) Order in Council, la 11-an de junio 1920
  2. Kenya Protectorate Order in Council, la 13-an de aŭgusto 1920
  3. Kenya Protectorate Order in Council, 1920, S.R.O. 1920 No. 2343 & S.I. Rev. VIII, 258, State Pp., Vol. 87, p. 968.
  4. "Commonwealth and Colonial Law" by Kenneth Roberts-Wray, London, Stevens, 1966. p. 762
  5. "Kenya Annexation Order, Kenya Gazette 7 Sep 1921". Alirita la 7-an de decembro 2016.
  6. Brennan, James R. “Lowering the Sultan’s Flag: Sovereignty and Decolonization in Coastal Kenya.” Comparative Studies in Society and History 50, no. 4 (2008): 831–61.