Manĝebla frukto

manĝaĵo, manĝebla en la kruda stato; tiu servas al sia planto kiel kovrilo por porti ĝiaj semoj

Ĉi tie temas pri fruktoj de diversaj plantoj, kiujn la homo povas manĝi. Kelkaj lingvoj, ekzemple la ĉeĥa kaj la germana lingvoj havas kolektivan esprimon por nomi la fruktojn, manĝeblaj kaj ĝueblaj por la homo. Plej ofte oni manĝas la fruktojn krudaj, do ne kuiritaj. Sed kelktempe oni ankaŭ kuiras kaj bakas la fruktojn. Relative ofte oni preparas marmeladon, ĵeleon aŭ aliajn pli aŭ malpli dolĉajn manĝaĵojn el ili. Relative grava ankaŭ estas la konservado de fruktoj en ladskatoloj, vitraj konservujo, frostigita aŭ sekigita. La potaga konsumo de fruktoj en industrilandoj estas relative malalta. Ekzemple en Germanujo la pokapa taga konsumo de krudaj fruktoj kaj fruktproduktoj (sen fruktsukoj) ĉe viroj en 2008 estas nur 230 g kaj ĉe virinoj 278 g.

Manĝebla frukto
fruktokorbo

Klarigo de la esprimo redakti

 
fruktobazaro en Barcelono.

La distingo inter fruktoj kaj legomoj estas malpreciza. Laŭ la difino en la nutraĵindustrio fruktoj estas de multjaraj plantoj kaj legomoj de unujaraj plantoj. La sukerenhavo de fruktoj plej ofte estas pli alta ol ĉ legomoj. En Botaniko frukto estiĝas el fertiligita floro. Legomoj ofte devenas de aliaj plantpartoj kiel radikoj (karotoj), tigoj (asparago, folioj [spinaco], burĝonoj (florbrasiko) aŭ semoj (faboj). Kapsikoj, tomatoj, legomkukurboj aŭ "zuchini", kukurboj kaj kukumoj ankaŭ estas laŭ la botanika difino fruktoj, ĉar ili kreskas el fertiligitaj floroj. Ĉar mankas al ili dolĉa gusto kaj ĉefe la acido, oni nomas ilin fruktolegomoj. Escepte rabarbo estas folitigo, do ofte estas rigardata kiel frukto.

 
Ĉiuspecaj sur fruktofoiro en Berlino

Rigardu ankaŭ redakti

La sekva listo, ordigita laŭ la plantfamilioj, nur entenas sukajn fruktojn. Nuksoj aŭ aliaj fruktsimilaj sekaj manĝeblaj plantpartoj serĉu ĉi tie:

Lau la supra difino de fruktoj kaj legomoj. Serĉu la legome uzataj plantoj ĉi tie:

Listo de fruktoj laŭ plantfamilioj redakti

Aktinidiacoj redakti

 
kivetoj: maturaj fruktoj
latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Actinidia arguta Verdŝela kivo malgranda verda frukto, tre dolĉa,
Actinidia deliciosa verda kivo verda fruktokarno, pli acida ol la ora kivo
Actinidia chinensis ora kivo flava fruktkarno, pli dolĉa ol la verda kivo

Anakardiacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Mangifera indica mango tre grava frukto, multaj varioj
Mangifera caesia baŭnobinjao sinonimo: Mangifera verticillata, ne tre konata ekster sudorienta Azio
Bouea macrophylla gandario malaja parenco de mango
Spondias dulcis ambarelo simile: Spondias cytherea,disvastigita en la tropikaj malaltaĵoj
Anarcadium occidentale akaĵuo La vera frukto estas nukso, sed la ŝvelinta pedunklo donas sukan pseŭdofrukton, tre agrabla k riĉa je vitaminoj.
Spondias purpurea jokoto "jamaika ĉerizo"
Spondias mombin flava mombino el Sudameriko

Anonacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Annona macroprophyllata ilamo el Mezameriko
Annona reticulata reta anono similas al ĉerimolio
Annona squamosa sukerpomo similas al ĉerimolio, originas en tropikaj regionoj el Sudameriko
Annona cherimola ĉerimolio ŝatata tropika frukto
Annona muricata graviolopikilanono graviolon oni uzas por ĵeleo,glaciaĵo kaj trinkaĵo
Annona senegalensis senegala anono ofte uzata en la tradicia medicino
Annona x atemoya atemojo hibrido de anono kaj ĉerimolio
Asimina triloba papaŭo similas al ĉerimolio
Annona mucosa biribao tropika Ameriko
Stelechocarpus burahol kepelo el sudorienta Azio

Apocinacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Carissus cordata karando Hindio kaj Birmo
Hancornia speciosa mangabo brazila indiĝena arbo kies fruktoj oni konsumas nature, en sukoj k.a.

Arumacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Monstera deliciosa serimao ankaŭ ofta ĉambroplanto en Eŭropo

Arekacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Bactris gassipaes peĵibajo el Sudameriko, eble la origina centro estas en Peruo.
Phoenix dacylifera daktilo tre malnova kulturplanto, fruktoj vendataj freŝaj aŭ sekigitaj
Salacca zalacca salako sinonimo: Salacca edulis, la salakpalmo havas pseŭdotigo same kiel bananujo

Asteracoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Vernonia amygdalina amarfolio afrika arbusto, folioj estas manĝeblaj

Bombakacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Durio zibethinus durio Ĝi tiom odoraĉas, ke multaj flugkompanioj ne transportas ĝin. Por multaj sudazianoj ĝi tamen estas la plej delikata frukto de la mondo!
Matisia cordata zapoteo sin. Quararibea ochrocalix. Nune oni preferas ĝin en Malvacoj. Estas multaj varioj en brazila k Perua amazonio.

Bromeliacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Ananas commosus ananaso La ananaso estas pluropa frukto tre ŝatata. Estas multaj aliaj specioj uzataj kiel florornamaĵoj.

Burseracoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Dacryodes edulis safuo oleoriĉa frukto el Afriko.

Dileniacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Dillenia indica hinda dilenio frukto el Azio, manĝebla kuirita kiel legomo.

Ebenacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Diospyros virginiana usona diospiro Ĝi venas el suda Usono.
Diospyros lotus lotusdiospiro Itale frutti de loti.
Diospyros kaki kakinoko, japania persimono Ŝatata oranĝkolora frukto.
Diospyros nigra nigra persimono Ĝi estas tre parenca al la filipina "mabolo" (Diopyros discolor).
Diospyros montana montara persimono Devenas el sudorienta Azio kaj Aŭstralio
Diospyros discolor mabolo La arbo ankaû donas bonan lignon

Eleagnacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Shepherdia argentea bubalbero Usonaj vakeroj spicis la bubalviandon per tiu frukto.
Hippophae rhamnoides hipofea bero Uzata por fari sukon kaj marmeladon, tre riĉa je vit. C, la semoj donas oleon.
Elaeagnus multiflora multflora eleagno ekzotika drupo

Erikacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Vaccinium myrtillus mirtelo Arbusto kun bluaj beroj, ŝatata en Nordio.
Vaccinium vitis-idaea vakcinio Uzata por fari konfitaĵojn.
Vaccinium oxycoccus oksikoko En la sveda "tanbär" .
Vaccinium macrocarpum usona oksikoko La pli granda "frato" de vakcinio.
Specioj de Arbutus arbfragoj Tiuj fruktoj similas al fragoj

Fabacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Tamarindus indica tamarindo guŝoj kun karnecaj acidetaj ariloj sur brunaj semoj

Filantacoj redakti

antaŭe: Eŭforbiacoj

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Baccaurea motleyana rambajo Planto el Malajzio, malaja nomo "paloh".
Antidesma bunius bunio Alta arbo el sudorienta Azio kaj okcidenta Australio.
Phyllanthus acidus groselo aŭ stel-groso sinonimo: Cicca acida, fruktoj uzataj por siropo kaj ĉatnio en Tajlando.
Baccaurea-specioj 51 specioj, kiuj ĉiuj estas manĝeblaj
Phyllantus emblica embliko Devena el Barato kaj disvastigata en sudazio

Flakurtiacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Flacourtia indica ramonĉio La frukto venas el Madagaskaro kaj Sudazio.
Flacourtia inermis lovio beroj kun 2-cm grandeco. Por fari ĵeleon, siropon kaj ĉatnion.
Dovyalis caffra umkokolo El Sudafriko.
Dovyalis hebecarpa ketembilo Similas al umkokolo.

Kaktacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Opuntia ficus-indica figokakto Grava frukto el la aridaj tropikaj kaj subtropikaj zonoj.
Hylocereus undatus blanka pitajo Kolombio produktas la plej multajn.
Hylocereus polyrhizus ruĝa pitajo
Selenicereus megalanthus flava pitajo

Kaprifoliacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Sambucus nigra sambuko La fruktoj liveras bongustan siropon kaj ĵeleon.

Karikacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Carica papaya papajo Grava frukto kun medicina valoro.
Carica × heilbornii var. pentagona babako aŭ montpapajo Grava frukto kun medicina valoro.

Kornusacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Cornus mas kornusa ĉerizo sovaĝa frukto

Kukurbacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Cucumis melo melono, sukermelono, mielmelono kaj multaj aliaj tipoj Laŭ la difino (rigardu supren] melono estas legomo, ĉar la planto ne estas plurjara.
Citrullus lanatus akvomelono Grava frukto ŝatata en somero.
Sicana odorifera sikano refreŝiga frukto
Cucumis metuliferus pikilhava kukumo, Kivano refreŝiga frukto

Kluziacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Mammea americana mameo Fruko el Karibio kun abrikotsimila gusto.
Garcinia mangostana mangostano La arbo, kies fruktoj estas unu el la plej bongustaj, venas el Malazio.
Garcinia intermedia ? sin. Rheedia edulis, el tropika Mezameriko kaj Sudameriko
Platonia insignis bakurio frukto el Sudameriko

Laŭracoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Persea americana avokado tre malnova kulturplanto

Malpigiacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Byrsonima crassifolia nanco grava frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C
Malpighia emarginata acerolo grava frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C

Malvacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Durio zibethinus durio valora frukto el Tajlando
Grewia asiatica grevio dolĉe-acida frukto, el ĝi oni faras la sukon riĉa je vitamino C
Hibiscus sabdariffa sabdarifo karneca kaliko kun agrable acida gusto, uzata por fari dolĉaĵojn, limonadon, marmeladon kaj likvorojn
Quararibea cordata sudamerika sapotoĉupaĉupo frukto el sudameriko

Meliacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Lansium domesticum lanzono grava fruktarbo en Tajlando, Indonezio kaj Malajzio
Sandoricum koetjape santolo en Hindĉinio disvastigita arbo

Mirtacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Myrciaria cauliflora jabutikabo brazila frukto kiu liveras bonegan ĵeleon.
Myrciaria rubra jamamono orientazia frukto
Eugenia brasiliensis brazila ĉerizo ĉerizsimila gusto, braszila endemito
Eugenia uniflora pitango Fruktoj por freŝa konsumo kaj por ĵeleo, ŝorbeto kaj trinkaĵoj
Eugenia stipitata arazo alia nomo: amazon-gujavo, nur loka signifo en meza kaj suda Amerikoj
Ugni molinae ĉilia gujavo, ĉilia mirto Ĉilia mirta kaĉo gustas kiel miksaĵo inter pomo kaj mirtelo
Psidium cattleianum ruĝa arasao konata en Sudamriko, simila frukto: Psidium quineense (brazila gujavo)
Psidium friedrichsthalianum kostarika gujavo kultivata en meza Ameriko kaj la karibaj insuloj
Syzygium cumini sizigio La frukto estas manĝata freŝa.
Syzygium aqueum blanka jamboso Ŝatata de infanoj. Uzataj por trinkaĵoj kaj siropo
Syzygium javanicum Java jamboso fruktoj povas esti verd-blankaj aŭ ruĝaj.
Syzygium malaccense malaka jamboso, freŝe la frukto estas preskau sengusta.
Syzygium jambos jamboso la plej ŝatata el la fruktoj de la genro Sizigio.
Acca sellowiana feiĵoo aŭ brazila gujavo Feiĵoo havas guston kaj aspekton similajn al de gujavoj.
Psidium guajava gujavo grava tropika frukto.

Morusacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Ficus carica figo grava frukto, oni manĝas ĝin freŝe, sekigite kaj kiel konfitaĵo.
Moruso alba moruso blanka flav-blanka frukto, arbo por nutri silkraŭpojn.
Morus rubra moruso ruĝa ruĝa beroj. La bero estas agrable acida
Morus nigra moruso nigra nigraj beroj, la plej grava morusfrukto.
Artocarpus heterophyllus jakvo La gusto de la frukto estas daktilsimila. Ankaŭ vendata kiel ladskatolo
Artocarpus atilis sin. A. incisa panfrukto Panfruktarbo estas ĝis 20m alta kun granda bela foliaro.
Artocarpus sericicarpus sericikarpo trebongusta frukto
Artocarpus integer ĉempedako frukto el la tropika Azio

Muzacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Musa inkluzive Australimusa kaj Eumusa banano Multaj genroj, specioj kaj kulturvarioj.
Muza x parasidiaca Kuirbanano Kutime oni kuiras ĝin sed estas manĝebla nature,

Oksalidacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Averrhoa bilimbi bilimbo fruktoj riĉaj je kalio kaj vitamino A
Averrhoa carambola karambolo aŭ stelfrukto Tre akveca frukto,la kversekca (transversa) tranĉo aspektas kiel stelo.

Pandanacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Pandanus tectorius pandano pli spicaĵo ol frukto, hejmiĝas en Afriko

Pasifloracoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Passiflora laurifolia akvolimono Ekster sudorienta Azio apenaŭ konata.
Passiflora ligularis barbadeno
Passiflora quadrangularis gigantgrenadilo La plej granda pasiflora frukto.
Passiflora molissima kurubo Flava oblonga frukto.
Passiflora edulis grenadilo Violkolora frukto plej parte por fari siropon kaj trinkaĵon, sed ankaŭ por manĝi freŝe.
Passiflora alata dolĉa grenadilo frukto preskaŭ senacida, parte por fari trinkaĵon, sed ĉefe por manĝi freŝe.
Passiflora edulis f flavicapa flava grenadilo plej kultivata en Brazilo, la formo flavicarpa distingiĝas per flavkolora ŝelo

Poligonacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Persicaria odorata raǔramo, vjetnama koriandro, vjetnama mento, kambaĝa mento folioj uzataj kiel legomoj kaj spicaĵoj.

Punikacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Punica granatum granato Fruktoj por freŝa konsumo kaj preparo de siropo.

Ramnacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Ziziphus mauritiana hinda jujubo aŭ hinda daktilo multaj kultivaroj
Ziziphus zizyphus jujubo malgrandaj fruktoj
Hovenia dulcis Hovenio frukto kaj rakio manĝebla, ankaŭ oramarbo en orienta Azio

Rozacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Aronia aronio grava liveranto de vitamino C, precipe du specioj: Aronia arbutifolia kaj Aronia melanocarpa.
Rosa rozo oni uzas rozpetaloj por prepari marmeladon kaj rozakvon. El la rozfrukto oni faras pulpon por kuiri marmeladon.
Fragaria ananassa frago Fragaria vesca, la arbara frageto, ne havas komercan signifon. La multe pli granda ananasfrago estas gravega frukto. Ekzistas multegaj kulturvarioj.
Rubus fruticosus kultivitaj rubusojrubuso Ofte uzata por kuiri marmeladon.
Rubus chamaemorus kamemoro aŭ marĉrubuso Ŝatata kaj multekosta sovaĝa frukto en Nordio.
Rubus arcticus arkta rubuso En Nordio uzata por kuiri marmeladon.
Rubus glaucus anda rubuso ("Mora de Castilla") sudamerika parenco de la nigra rubuso
Rubus x loganobaccus loganbero hibrido el Rubus ursinus x Rubus idaeus
Rubus idaeus frambo en Belgio oni spicas bieron per framboj.
Rubus fruticosus x idaeus tajbero hibrido el frambo kaj nigra rubuso el Skotlando
Malus domestica pomo Unu el la plej gravaj fruktoj de la mondo.
Pyrus communis piro Multaj kultivaroj kun diveraj gustoj.
Cydonia oblonga cidonio Nur kuirite manĝebla kiel ĵeleo.
Chaenomeles japonica japania kenomelo Pli malgrandaj fruktoj ol cidonio, sed samgustaj.
Mespilus germanica germania mespilo manĝebla nur kuirita. La "pomo" de la antikvaj ĝermanoj.
Eriobotrya japonica japania eriobotriolokvato Ofte ĝi nomiĝas nacilingve ankaŭ "lana mespilo" aŭ "japania mespilo" kvankam ĝi ne apartenas al genro mespilo
Prunus domestica pruno diversaj tipo de prunoj oni povas dividi en a) ronda pruno, b) oblonga slivo kaj c) verda reneklodo.
Prunus domestica, subspeco syriaca mirabelo eta, rondforma, flava pruno
Prunus spinosa prunelo Nur uzebla kiel ĵeleo aŭ en likvoro.
Prunus armeniaca abrikoto granda signifo ankaŭ kiel sekigita frukto.
Prunus persica persiko La glathaŭtaj varioj nomiĝas Nektarino.
Prunus avium acida ĉerizogrioto precipe por marmelado kaj sukoj. Ekzistas en Belgio ankaŭ griot-biero.
Prunus cerasus dolĉa ĉerizo precipe por la freŝa merkato. Ofte ankaŭ en konservo.

Rubiacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Genipa americana genipo nur maturaj fruktoj manĝeblaj, nematuraj fruktoj uzeblaj por fari nigran koloraĵon
Morinda citrifolia nonio "reĝino de la plantoj"

Rutacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Aegle marmelos marmeloso frukto uzata en hinduismo
Citrus sinensis dolĉa oranĝo La multajn variojn oni povas meti minimume ene de tri grupo: umbilikaj-oranĝoj, sangoranĝoj kaj blondoranĝoj.
Citrus X aurantium amara oranĝo au bigarado Uzata nur por konfitaĵo.
Citrus limettioides limedo Preskaŭ senacida frukto kun senkolora internaĵo
Citrus X aurantium (Citrus clementina ) klementino similas al mandarinoĝ
Citrus X aurantium (Citrus unshiu) mikano similas al mandarino kaj oranĝo
Clausena lansium Vampio frukto en tropika Azio
Fortunella margarita ovala kunkûato Fortunella japonica estas ronda kunkûato, ambaû havas malmulte da oleo en la ŝelo, malgrandetaj fruktoj
Citrus reticulata mandarino Ekzistas multaj aliaj specioj tre proksimaj, ekzemple: tanĝerinoj, mikanoj, tangeloj tangoroj k.a.
Citrus medica cedrato Cedrato oni nur uzas en kandita formo kiel spicaĵo.
Citrus limon citrono Ofte konsumita kiel suko, raspitaĵo de ŝelo aŭ tranĉaĵoj en pladoj.La ŝelo donas valoran oleon.
Citrus bergamia bergamoto el la fruktŝelo estas farata bergamotan oleon
Citrus aurantifolia limeo Limeo (aŭ meksika limono) ne estas tiom granda kiel citrono.
Citrus latifolia Persa limono Persa limono (komerce - Verda citrono) kaj limeo estas acidlimedoj, laŭ specialistaj kriterioj.
Citrus grandis pampelmuso la "granda frato" de grapfrukto
Citrus paradisi grapfrukto Supozeble,rezulto de natura krucado de pampelmuso kaj oranĝo. Lau NPIV ankaŭ "paradiza citruso".
Citrus hibrido mineolo ĝi estas tangelo (=kruciĝo inter grapfrukto kaj mandarino)
Citrus hibrido uglio ĝi estas tangelo (=kruciĝo inter grapfrukto kaj mandarino)
Citrus hibrido hasakuo japana hibrido
Citrus ×floridana limkvato relative nova hibrido inter diversaj citrusoj, interalie de kunkûato kaj alia tipoj
Citrus unshiu Ponkano Tre grava citruso el la grupo de mandarinoj, monde kultivata

Sapindacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Blighia sapida akio la arilo de la matura frukto estas manĝebla
Nephelium lappaceum rambutano Grava índonezia frukto
Litchi chinensis liĉio Grava frukto en Ĉinujo.
Dimocarpus longan longano liĉisimila frukto

Sapotacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Chrysophyllum cainito Kainito la genro enhavas 43 speciojn
Manilkara sapota sapoto maĉguma arbo, rondaj kaj ovoformaj fruktoj kun bruna dolĉa pulpo.
Pouteria viridis verda sapoto unu el la manĝebla fruktoj de la genro Poŭterio
Pouteria sapota mameja sapoto simile al Manilkara zapota
Pouteria campechiana kanistelo Mezameríka arbo, riĉa je vitamino A, niacino kaj karoteno
Pouteria lucuma lukumo malnova kulturplanto en la Andoj, ne intermiksu ĝin kun ka greka dolĉaĵo lukumo
Synsepalum dulcificum miraklobero la bero plifortigegas la gustan senton

Saksifragacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Ribes rubrum ruĝa ribo La blankaj varioj ankaŭ apartenas al tiu specio.
Ribes nigrum nigra ribo Ofte uzata por fari ĵeleonsukon
Ribes grossularia groso aŭ dorna ribo ekzistas verdaj kaj ruĝaj varioj
Ribes × nigridolaria jostabero hibrido el Ribes nigrum kaj Ribes uva-crispa

Solanacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Solanum aethiopicum etiopia solano fruktoj kaj folioj manĝeblaj, ankau kuracplanto
Lycium barbarum goji-bero aŭ lupobero grava ingredienco en la ĉina kuirarto
Lycium chinense ĉina goji-bero tre similas al Lycium barbarum
Solanum betaceum tamarilo aŭ arbotomato tomatsimila frukto, sinonimo:Cyphomandra betacea
Solanum incanum jeriĥo-tomato, amara pomo fruktoj por fari kompoton, kreskas de orienta Afriko ĝis Hindujo
Physalis peruviana fizalido aŭ perua fizalido Ofte ankaŭ nomata "kaba groso"
Physalis philadelphica meksika fizalido aŭ meksika tomato sinonimo: Physalis ixocarpa, grava nutraĵo de la aztekoj kaj majaoj
Solanum quitoense luluo, "kito-oranĝo", fruktoj estas malgrandaj kiel malgrandaj tomatoj
Solanum muricatum pepino similas al malgranda melono.
Solanum pseudolulo pseǔdolulo ne tre delikata frukto el la nordo de Sudameriko
Solanum sessiliflorum kokono tropika flava frukto
Solanum torvum fruktarbusto el Ameriko krude Kaj kuirite manĝebla

Vitacoj redakti

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Vitis vinifera vinbero blankaj kaj ruĝa/bluaj varioj

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Franke,Wolfgang : Nutzpflanzenkunde: nutzbare Gewächse der gemäßigten Breiten, Subtropen und Tropen. 6. Auflage. Thieme, Stuttgart 1997, ISBN 3-13-530406-X
  • Liebster, G.: Warenkunde Obst. Hädecke, 1999, ISBN 3-7750-0301-0
  • Pierre-Marie Valat, Pascale de Bourgoing: Der Apfel und andere Früchte. Mannheim 1992, ISBN 3-411-08541-X
  • Bendel,Lothar : Das große Früchte- und Gemüselexikon, Patmos, 2002, ISBN 3-491-96066-5
  • Kranz, Brigitte: Das große Buch der Früchte, München 1981
  • Daßler, E., G. Heitmann: Obst und Gemüse - eine Warenkunde. Berlin kaj Hamburg 1991