Kepelo (latine Stelechocarpus burahol) estas planto el la familio de la Anonacoj (Annonaceae). Ĝi estas ĉiamverda, ĝis 25 m alta arbo kun forta, ĝis 40 cm larĝa verukoza trunko. La folitigoj estas ĝis 1,5 cm longaj. La alterne starantaj folioj estas ov- lancetformaj aŭ longece ovalaj, glatrandaj, pintaj, kalvaj, brilaj, malhelverdaj, maldikaj, ledraj kaj 12-30 x 5-10 cm grandaj. La floroj estas unuseksaj, verdaj-blankaj aŭ ruĝecaj kaj havas mallongaj tigoj. La ĝis 3 cm larĝaj, inaj floroj staras en grupoj de ĝis 16 ĉe la akseloj de la plej malaltaj partoj de la trunko (trunkflorado). La ĝis 1 cm larĝaj, viraj floroj ataras supre ĉe la trunko kaj pli maljunaj branĉoj en grupoj de 8 ĝis 16. Multflorantaj arboj povas porti po jaro pli ol 1000 florojn. La fruktoj kreskas ĉe la malsupra parto de la trunko. La tigoj longas ĝis 8 cm . La fruktoj estas rondaj aŭ larĝe ovformaj kaj ĝis 6 x 4,5 cm grandaj beroj. Ili estas iomete oblongaj. La mallonga kolo estas pli mallarĝa. La fruktŝelo estas ĉ. 1 mm dika, bruna, ledra kaj aspra. La fruktkarno estas en matura stato heloranĝa aŭ bruna, suka kaj odoras kiel violo. Ĝi havas arome dolĉan guston. La frukto entenas ĝis 6 ovalaj, ĉ. 3 x 1,5 cm grandaj, brunaj semoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
kepelo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Magnolialoj Magnoliales
Familio: Anonacoj Annonaceae
Genro: Stelechocarpus
Specio: St. burahol
“Stelechocarpus burahol
= (Blume) Hook.f. & Thomson
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kepelo estas endemia sur Javo, kie ĝi kreskas en la tropikaj malaltebenaĵoj ĝis maksimume 600 m. Ĝi estas kultivata en la ĝardenoj de la Kraton-palato. Oni trovas la arbon kultivatan ankaŭ en kelkaj lokoj en sudorienta Azio, norda Aŭstralio (Kvinslando), Mezameriko kaj Florido.

Utiligado redakti

Oni povas manĝi kepelon kruda. Kiel fruktplanto ĝi nur havas regionan signifon. En Javo la fruktoj aĉeteblas sur foiroj. La fruktoj helpas kontraŭ renaj infektoj kaj kaŭzas portempan malfekundecon ĉe virinoj. La arbo estas plantata kiel ornamarbo. La solidan lignon oni uzas por domkonstruado.

En meza Javo kepelo ankoraŭ hodiaŭ estas frukto por nobeluloj.

Literaturo redakti

  • Bernd Nowak & Bettina Schulz Tropische Früchte, , BLV, 1998, ISBN 3-405-15168-6
  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen, 2000, Rolf Blancke, Verlag Eugen Ulmer, ISBN 3-8001-3520-5
  • Sunarto, A.T., 1992. Stelechocarpus burahol (Blume) Hook.f. & Thomson. In Coronel, R.E. & Verheij, E.W.M. (Eds.): Plant Resources of South-East Asia. No. 2: Edible fruits and nuts. Prosea Foundation, Bogor, Indonesië. pp. 290-291., ISBN 979-8316-02-9

Referencoj redakti