La anonacoj[2]sukerpomofamilio[mankas fonto] (latine Annonaceae) estas planta familio el angiospermoj konsistantaj el arboj, arbedoj aŭ malofte lianoj[3]. Tiu familio apartenas al la ordo magnolialoj (Magnoliales).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anonacoj
ĉerimolio (Annona cherimola)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Subklaso: magnoliedoj Magnoliidae
Ordo: magnolialoj Magnoliales
Familio: anonacoj Annonaceae
Juss. [1]
anono Annona
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo de Monodora myristica montranta la fundamentajn morfologiajn ecojn de la familio.

Kun pli ol 120 genroj kaj ĉirkaŭ 2100 specioj[1],[4], ĝi estas la plej granda familio el magnolialoj. Nur kvin genroj, anono[2] (la tipa genro), rolinio, uvario, melodoro kaj azimeno[5] produktas manĝeblajn fruktojn [6].

La familio plejoftas en la tropikoj, kun la malmultaj specioj troveblaj en mezvarmaj regionoj. Proksimume 900 specioj estas neotropisaj, 450 estas afrotropisaj, kaj la aliaj specioj preskaŭ ĉiuj orientalisaj. Tia escepto estas triloba azimeno kiu estas nearktisa specio. Kompare kun la neotropisaj specioj, tre malmulto estas sciata pri multaj orientalisaj specioj. Nur kelkaj klopodoj estis faritaj pri la filogenetiko-bazita reklasifikado de la familio, kaj tiuj estis malhelpitaj per la neotropis-orientigita unuflankeco en la haveblaj informoj, kun la plej granda parto de la laboro estinta farita sur genroj kaj triboj [7].

Priskribo redakti

 
Annona muricata
 
Sukerpomo (Annona squamosa)
 
Floroj de Odora kanango

La anonacoj estas plejparte tropikaj, iuj mez-latitudaj, falfoliajĉiamverdaj arboj kaj arbedoj, kelkaj lianoj, kun aromaj arboŝelo, folioj kaj floroj [3].


Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[1],[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[8]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.

Sistematiko redakti

Monofiletika kaj inter-familia sistematiko estis bone apogitaj por la anonacoj per kombinaĵo de morfologiaj kaj molekulaj indicoj [11]. La APG II-sistemo lokas la anonacojn kiel plej parencajn al la eta Magnoliidae-familio Eupomatiaceae.

Magnoliidae


Canellales



Piperales





Magnoliales

Myristicaceae




Magnoliaceae




Degeneriaceae



Himantandraceae





Eupomatiaceae



Annonaceae







Laurales




Uzado redakti

 
Frukto de triloba azimeno.

Nutraĵo redakti

La grandaj, manĝeblaj, pulpaj fruktoj de kelkaj specioj tipe nomas "anona" ĉe la hispane kaj portugale parolantaj loĝantoj de la neotropika arealo de la familio; tiuj fruktoj rilatas al specioj de Annona : anono : Annona reticulata, ĉerimolio (Annona cherimola), graviolo (Annona muricata), sukerpomo (Annona squamosa), ilamo (Annona diversifolia), sonkojo ( Annona purpurea), atemojo ( hibrido inter A. cherimola kaj A. squamosa); kaj biribo (Rollinia deliciosa), kiu bezonus reklasifiko sub Annona.[12]).

La nomoj de multaj el tiuj fruktoj foje estas uzitaj interŝanĝeble. Freŝdate, konsumo de la neotropika moldorna anono (Annona muricata) estis forte asociita kun kaŭza aganto en "maltipa Parkinsonismo". La kaŭza aganto, anonancino, ĉeestas en multaj el la anonacoj. Ĝi supozeble kaŭzas ĝis 70% el la Parkinsonismaj afekcioj en Gvadelupo. Oni tipe sin endanĝerigas per tradiciaj manĝaĝoj kaj "naturaj" kuraciloj .[13][14][15][16].

La triloba azimeno (Asimina triloba) havas orient-usonan distribuon, kaj estas nuntempe sub agrikultura enketo kiel komerca kultivaĵo[17].

Kuracilo redakti

La ŝelo, foliaro kaj radikoj de iuj specioj estas uzitaj en tradicia medicino. Farmacia esplorado trovigis kontraŭ-fungajn, kontraŭ-bakteriajn, kontraŭ-malariajn, kaj aparte kemiterapiajn kapablecojn de kelkaj kemiaj eroj de la folioj kaj ŝelo. Granda nombro da kemiaj kombinaĵoj, inkluzive de flavonoidoj, alkaloidoj kaj policetidoj, estas ekstraktitaj el la semoj kaj el multaj aliaj partoj de tiuj plantoj. Flavonoidoj kaj alkaloidoj montras kontraŭ-bakteriajn ecojn, kaj estas uzataj por traktado de afekciaj perturboj, kiel ekzemple dermatozo, intestaj parazitoj kaj inflamo de la okulo. Farmaciaj produktoj estas nuntempe uzataj en bestaj kaj homaj ĉel-kulturaj eksperimentoj[18][19]. Poliketidoj supozeble havas kontraŭ-HIV kaj kontraŭ-kanceran efikojn. Kompleta gamo da produktoj estis disvolvigita kaj estas disponebla por kontraŭ-kancera terapio [20].

Insekticido redakti

La folioj kaj arboŝelo de pluraj specioj de la familio entenas flavonoidojn kaj alkaloidojn kiuj havas insekticidajn karakterizojn.

Aliaj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Annonaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 anono en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 2. Annonaceae Jussieu” 3. Alirita 2008-04-20.. 
  4. 4,0 4,1 Annonaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2020-05-01.
  5. 5,0 5,1 azimeno en PIV ĉe vortaro.net
  6. . Micropropagation and Determination of the in vitro Stability of Annona cherimola Mill. and Annona muricata L.. Zertifizierter Dokumentenserver der Humboldt-Universität zu Berlin (2001-05-03). Alirita 2008-04-20.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 (2005-07-29) “Molecular Systematics of Annonaceae”, Annonaceae research projects. Alirita 2008-04-20..  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-13. Alirita 2011-08-18.
  8. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  9. kanango en PIV ĉe vortaro.net
  10. monodoro en PIV ĉe vortaro.net
  11. Doyle, J.A., H. Sauquet and T. Scharaschkin (2004). “Phylogeny, molecular and fossil dating, and biogeographic history of Annonaceae and Myristicaceae (Magnoliales)”, International Journal of Plant Sciences 165 (4), p. 55–67. doi:10.1086/421068. 
  12. Germplasm Resources Information Network (GRIN) (2008-02-14) Genus: Rollinia A. St.-Hil.. Taxonomy for Plants. USDA, ARS, National Genetic Resources Program, National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. Alirita 2008-04-16.
  13. (2003-10-06) “The mitochondrial complex i inhibitor annonacin is toxic to mesencephalic dopaminergic neurons by impairment of energy metabolism”, Neuroscience 121 (2), p. 287–296. doi:10.1016/S0306-4522(03)00441-X. Alirita 2006-12-13.. 
  14. (2005-08-02) “Quantification of acetogenins in Annona muricata linked to atypical parkinsonism in guadeloupe”, Movement Disorders 20 (12), p. 1629–1633. doi:10.1002/mds.20632. 
  15. Lannuzel A, Höglinger GU, Champy P, Michel PP, Hirsch EC, Ruberg M. (2006). “Is atypical parkinsonism in the Caribbean caused by the consumption of Annonacae?”, J Neural Transm Suppl. 70 (70), p. 153–7. doi:10.1007/978-3-211-45295-0_24. 
  16. Caparros-Lefebvre D, Elbaz A. (1999-07-24). “Possible relation of atypical parkinsonism in the French West Indies with consumption of tropical plants: a case-control study”, Lancet 354 (9175), p. 281–6. doi:10.1016/S0140-6736(98)10166-6. 
  17. (July 2008) “Flowering and fruiting characteristics of eight pawpaw [Asimina triloba (L.)] Dunal selections in Kentucky”, Journal American Pomological Society 62(3):89-97. 
  18. (2008) “Dietary administration of Asimina triloba (paw paw) extract increases tumor latency in N-methyl-N-nitrosourea-treated rats”, Pharmaceutical Biology 46:1-2.. 
  19. (2007) “Constituents of Polyalthia jucunda and their cytotoxic effect on human cancer cell lines.”, Pharmaceutical Biology 45(7):575-579.. 
  20. 20,0 20,1 20,2 University of Southampton (March 2002) Factsheet No. 5. Annona (PDF). Fruits for the Future. Department for International Development, International Centre for Underutilised Crops. Alirita 2008-04-20.

Vidu ankaŭ redakti