Ugni molinae
Ugni molinae, Ĉilia mirto aŭ Ĉilia gujavo (sinonimoj: Myrtus ugni Mol., Eugenia ugni (Mol.) Hooker et Arnott, Ugni poeppigii Berg, U. philipii Berg; U. ugni (Mol.) Macloskie, U. myrtus Macloskie) estas plantspecio el la familio de Mirtacoj. En la mapuĉa lingvo ĝi havas la nomon Uñi kaj en la hispana murta aŭ murtilla. Ĝi estas malproksime parenca al la gujavo.
ĉilia gujavo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Ugni molinae Turcz. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiLa ĉilia gujavo estas ĉiamverda arbedo, kiu atingas alton de 1 ĝis 2 m. La kruce kontraŭsidaj simplaj folioj estas brile malhelverdaj ovo- ĝis lancetformaj kun bone videbla ensinkinta meza ripo. La planto odoras arome, kiam ĝi estas disfrotita. La limbo estas 1,4 ĝis 3,6 cm longa kaj 0,8 cm ĝis 2 cm larĝa. [1]
Sub la floroj staras du etaj, mallarĝaj brakteoj. La floroj aperas en la malfrua printempo. la pendantaj, duseksaj, malgrandaj kvar- ĝis kvinnombraj floroj havas grandecon de 5 ĝis 8 mm. La kaliko estas kunkreskinta. La blankaj ĝis purpurkoloraj petaloj estas sonorilformaj. Ekzistas 40 ĝis 60 de 2 ĝis 4 mm longaj stamenoj. La stiluso estas 4 ĝis 5 mm longa. Ĝi havas hipoginan ovarion.
La amaso de la floroj kaj la riĉeco de nektaro allogas multegajn abelojn, ki estas la ĉefa polenadiganto.
La malgrandaj, duonglobaj beroj havas diametron de 5 ĝis 15 mm. Ili maturiĝas meze de somero kaj havas malhelruĝan ĝis purpuran koloron. La kaliko restas kiel ĉe vera gujavo. La semoj havas diametron de 1,5 ĝis 2 mm. Por superi la dormancon la semoj devas trapasi fazon de malsekeco kaj malvarmeco (stratifikado), la ĝermado estas epigea.
Disvastigo
redaktiLa planto estas indiĝena en suda Ĉilio kaj la apudlimaj regionoj de Argentino. Ĝi estas plantita kiel frukt- kaj ornamarbusto i.a. en Britio, Aŭstralio (Tasmanio) kaj Novzelando.
Utiligado
redaktiOni utiligas la fruktojn en Ĉilio. Tie oni metas la fruktojn en aguardiente (ĉilia brando) por spici ĝin. Eblas fari marmeladon kaj kune kun cidonio deserton. La gusto similas al cidonio aŭ arbara fragoj.
En 1844 la botanikisto kaj plantokolektanto William Lobb enkondukis la planton en Anglio. Ĝi estas kultivata en Novzelando kaj Tasmanio. La surmerkatigo okazas sub la nomoj „New Zealand cranberry“ aŭ „Tazziberry“.[2]
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Flora Chilena. hispane
- ↑ www.chilepotenciaalimentaria.cl La inigualable murtilla agarra vuelo.html Arkivigite je 2008-06-24 per la retarkivo Wayback Machine hispane