Bouea macrophylla, gandariokundango estas plantspecio el la familio de la Anakardiacoj kaj parenca al mango. Ĝia origino estas sudorienta Azio (Malaja duoninsulokaj okcidenta Javo kaj Sumatro [1]) kaj donas fruktojn por homa konsumado. Gandario havas multajn popolajn nomojn : en Javo kaj Filipinoj „Gandaria“; en Malajzio „Kundangan“, en Sumatro „Rembunia“, „Setar“ kaj „Ramania“; en Tajlando „ma-praang“, „ma-yong“ kaj en la angla „marian plum“.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ganderio, kundango

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Sapindales
Familio: Anarkaridacoj Anacardiaceae
Genro: Bouea
Specio: B. acrophylla
Bouea macrophylla
Griff.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
habituso

ekstera aspekto, ŝelo kaj folio redakti

Bouea macrophylla kreskas kiel ĉiamverda arbo, kiu atingas altecon de 10 ĝis 27 m. Kun la rekta trunko kaj densa kaj larĝa arbokrono ĝi similas al mangoarbo. La ekstera arboŝelo estas helbruna. La ofte pendantaj eĝaj kaj platecaj branĉoj havas kalvan arboŝelon.

 
branĉo kun simplaj folioj.

La branĉoj havas kontraŭesidajn kaj 1 ĝis 2,5 cm longajn tighavajn foliojn. La simpla, ledeca, brilanta foliplato havas longon de plej ofte 14 ĝis 30 cm kaj larĝon de plej ofte 5 ĝis 8 cm lancforma, elipta ĝis ovforma-longeca kun pinta ĝis kojnforma bazo kaj pinta fino.

Floraro kaj floro redakti

Frukto kaj semo redakti

Fenologio redakti

En Indonezio la planto floras de junio ĝis novembro kaj la fruktoj maturiĝas de marto al junio. En Tajlando la flortempo estas de novembro ĝis decembro kaj la fruktoj maturiĝas de aprilo ĝis majo.

Kreskareo redakti

La origino de la gandario estas la indoneziaj insuloj Sumatro, okcidenta Javo kaj Malaja duoninsulo. La naturaj kreskoregionoj estas tropikaj, humidaj teritorioj en alteco ĝis 300 m.

Pro iliaj manĝeblaj fruktoj Bouea macrophylla estas kultivata tutmonde en tropikaj regionoj ĝis la alteco de 850 m.

Sistematiko redakti

 
fruktoj

Utiligado redakti

La gandario estas kultivata en la tropoj kiel fruktarbo kaj pro la densa krono kiel ombrumanta arbo. La junaj folioj ankaŭ estas manĝeblaj. Oni povas manĝi ilin kiel salato.

Kulturvarioj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Bouea macrophylla en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.

Eksteraj ligiloj redakti