Dovyalis hebecarpa

Dovyalis hebecarpaketembilo ( sin.: Aberia gardneri kaj Rumea hebecarpa) estas planto el FlakurtiacojSalikacoj.

La planto estas tre disbranĉanta, ĉiamverda kaj dioika aŭ kelkfoje monoika arbusto aŭ arbo kun alteco de 4,5–6 m kaj kun longaj branĉoj. Ĝis 4 cm longaj pikiloj kovras la trunkon kaj la malsuprajn brancojn. La folitigoj estas brune harecaj kaj ĉ. 4 cm longaj. Ĉe la piedo de la folio staras du rozkoloraj haraj apogfolietoj. La folioj estas alternsidaj, eliptaj ĝis ovalaj, pintaj kaj je la bazo kojnformaj. La koloro estas malhelverda kaj kun preskaŭ kalva supra surfaco. La malsupra surfaco estas helverda kaj malforte hara. La folio estas mola kaj glatranda.

Ekzistas apartaj plantoj kun masklaj, inaj kaj duseksaj floroj. La floroj havas mallongajn tigojn kaj mankas la petaloj. Ili estas verda-flavaj, ĉ 1,3 cm larĝaj kaj havas ĝis 7 harajn sepalojn. La masklaj floroj staras en grandaj grupoj, la inaj estas solaj aŭ en grupetoj en la foliakseloj.

La fruktoj estas kugloformaj, 1,2-2,5 cm larĝaj beroj . La ŝelo estas 1 mm dika malmola, amara kaj ŝanĝas sian koloron dum la maturiĝo de verda trans oranĝa kaj ruĝa kiel frambo al malhelruĝa kaj malhelviola. La karno estas tre acida kaj violrulĝa. La bero estas kovrata de grizverdaj haroj. La bero enhavas naŭ ĝis dekdu vilozajn kaj ĉ. 6 x 5 mm grandajn semojn. La fruktoj estas manĝataj freŝe aŭ kun sukero kiel deserto. Ili ankaŭ estas uzataj por fari sukon, marmeladon kaj ĵeleon.

La ketembilo estas endemia en Srilanko. David Fairchild enkondukis la planton komence de la 20a jarcento en Usono. La planto estas kultivata en Karibio suda Hindio, Filipinoj kaj Mezameriko.

Fontoj redakti

  • Tropische Früchte; Bernd Nowak & Bettina Schulz; BLV (1998); ISBN 3405151686
Nederlandse vertaling: Tropische vruchten; Tirion (1999); ISBN 9052103399
  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen; Rolf Blancke; Verlag Eugen Ulmer (2002); ISBN 3800135205
  • Morton, J. 1987. Ketembilla. p. 311–315. in: Fruits of warm climates. Julia F. Morton, Miami, FL.
  • Taxon: Dovyalis hebecarpa (Gardner) Warb.; in: USDA, ARS, National Genetic Resources Program; Germplasm Resources Information Network - (GRIN) [Online Database]; National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland [15 februari 2009]