Pouteria lucuma
Pouteria lucuma aŭ lukumo estas subtropika frukto indiĝena en la andaj valoj de Peruo.[1] Lukumo estis trovita sur ceramiko en tomboj de indiĝena popolo de la perua marbordo.[2] La moĉeoj estis fascinataj de agrikulturo kaj ofte elektis fruktojn kaj legomojn kiel motivon de sia arto.[3]
lukumo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pouteria lucuma | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
En Peruo la rikolttempo estas de oktobro ĝis marto kaj en Ĉilio de junio ĝis novembro.[1]
La unuaj eŭropanoj vidis la frukton en la regiono Chinchasuyu de la inkaa imperio en 1531.[4] Ĝi estas nomata kelktempe kiel lucmo. En Filipinoj ĝia nomo estas teissa. La karno de lukumo estas tre nutraĵhava. Ĝi havas grandan kvanton de karoteno, vitamin B3, kaj aliaj B- vitaminoj. La rondaj aŭ ovalaj fruktoj estas verdaj kun malhelflava karno, kiu ofte estas fibroza.
Sistematiko
redaktiLa iama Lucuma obovata nun estas konsiderata kiel Pouteria kaj ricevis la nomon Pouteria lucuma. Ĝi ne estas la specio Pouteria obovata.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 CAPÍTULO I: LA LÚCUMA
- ↑ Lucmo
- ↑ Berrin, Katherine & Larco Museum. The Spirit of Ancient Peru:Treasures from the Museo Arqueológico Rafael Larco Herrera. New York: Thames and Hudson, 1997.
- ↑ Lesser-known and under-utilised plant resources Ameenah Gurib-Fakim - 2005 - Page 59