Arbuto (genro)
La arbuto (Arbutus) estas precipe holarktisa genro de minimume 14 specioj de angiospermoj en la familio de erikacoj, hejme en la mezvarmaj zonoj kun mediteranea klimato, de Okcident-Eŭropo kaj de Nordameriko.
Arbuto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Arbutus menziesii
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiLa genro konsistas el arboj, arbetoj aŭ arbedoj kun ruĝe deskvamiĝanta arboŝelo kaj manĝeblaj ruĝaj beroj [1]. La frukta disvolviĝo estas prokrastita dum ĉirkaŭ kvin monatoj post polenado, tiel ke la floroj aperas samtempe kun la maturiĝantaj pasint-jaraj fruktoj [1].
Naciaj nomoj
redaktiSpecioj
redaktiFreŝdata studaĵo kiu analizis ribosoman DNA de arbuto kaj parencaj genroj sugestas ke arbuto estas parafiletika kaj ke la mediteraneaj specioj de Arbutus estas pli forte parencaj kun Arctostaphylos, Arctous, Comarostaphylis, Ornithostaphylos kaj Xylococcus ol kun la okcident-nordamerikaj specioj de arbuto, kaj ke la apartigo inter la du grupoj okazis je la limo inter la Paleogeno kaj la Neogeno [2].
- Arbutus andrachne (Orienta arbuto). Sudorienta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio.
- Arbutus canariensis (Kanaria arbuto). Kanarioj.
- Arbutus pavarii (Libia arbuto). Libio.
- Arbutus unedo (Okcidenta arbuto). Vaste disvastiĝinta en la Mediteranea regiono kaj ankaŭ en okcidenta Francujo kaj okcidenta Irlando same kiel en la sudo de Algarvo en Portugalujo.
- Rimarko : la frukto de la orientazia Myrica rubra ofte estas mistradukita kiel arbuto.
- Arbutus arizonica (Arizona arbuto). Nov-Meksiko, Arizono kaj okcidenta Meksiko sude ĝis Ĥalisko. Kune kun Teksesa arbuto kaj kun diferencaj kverkoj ĝi asocie vegetas en la okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj.
- Arbutus glandulosa (Glanda arbuto). Centra kaj suda Meksiko.
- Arbutus menziesii (Menzies-arbuto). Okcidenta marbordo de Nordameriko ekde suda Brita Kolumbio ĝis centra Kalifornio, je la okcidentaj deklivoj de Sierra Nevada kaj la Pacifik-marbordaj Montaroj.
- Arbutus peninsularis (Sud-kalifornia arbuto) [3]. Suda Malsupra Kalifornio, Meksiko.
- Arbutus tessellata (Meksika arbuto) . Meksiko [4].
- Arbutus xalapensis (Teksasa arbuto; sin. A. texana). Teksaso, Nov-Meksiko kaj nordorienta Meksiko. La arealo de la specio etendiĝas suden ĝis en la neotropikan ekozonon, nome en la ekoregionon sud-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn.
- Arbutus 'Marina' kun nesciata parenco kun A. menziesii.
- Okcidenta kaj orienta arbuto nature hibridiĝas kie ili havas komunajn arealojn; la hibrido estas nomata Arbutus × andrachnoides (sin. A. × hybrida, aŭ A. andrachne × unedo), heridigante trajtojn de ambaŭ gepatroj, sed kutime tiuj hibridoj malofte naskigas plantidojn el semoj.
Arbutaj specioj estas uzataj kiel nutraĵaj plantoj de iuj lepidopteraj specioj inkluzive de Pavonia pavonia.
Uzadoj kaj simboleco
redakti-
Arbutus menziesii—kompleta arbo
-
Arbutus menziesii—floroj
-
Arbutus menziesii—arboŝelo
-
Arbutus unedo—Korsiko
-
Malfermita frukto
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Mabberley, D.J. 1997. The plant book: A portable dictionary of the vascular plants. Cambridge University Press, Cambridge angle
- ↑ Hileman, L.C., Vasey, M.C. & Parker, V.T. 2001. Phylogeny and Biogeography of the Arbutoideae (Ericaceae): Implications for the Madrean-Tethyan Hypothesis. Systematic Botany 26 (1): 131–143 angle
- ↑ Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj
- ↑ angle Paul D. Sørensen 1987 : Arbutus tessellata(Ericaceae), new from Mexico, Brittonia, 39(2):263-267.
Bibliografio
redakti- angle Hileman, Lena C., Vasey, Michael C., & Thomas Parker, V. 2001 : Phylogeny and Biogeography of the Arbutoideae (Ericaceae): Implications for the Madrean-Tethyan Hypothesis. Systematic Botany 26 (1): 131–143.
- angle Listo de arbuto-specioj