Hasakuo

Hasakuohasaku-oranĝo (jap. 八朔, hassaku) estas planto el la genro citruso (Citrus), kiu preskaŭ nur estas kultivata en Japanio.

frukto de hasakuo kompleta kaj tranĉita

Priskribo redakti

La hasaku-frukto kreskas sur ĉiamverda arbo, kiu estas por citruso rapidkreska kaj kiu fariĝas granda. La branĉoj staras alten kaj nur havas malofte dornojn. La granda folio similas al tiu de pampelmuso (Citrus maxima), la folitigo ne estas tiom larĝigita.

La frukto estas bero, pli precize endokarpbero estas 9 – 10 cm granda kaj similas de ekstere al mandarino (Citrus reticulata). Ĝia formo ests ronda kaj je la du finoj iom plata. La plej ekstera tavolo de la ŝelo (eksokarpo, estas en matura stato flava-oranĝkolora kaj malglate granuleca. La dua, blanka tavolo, (Mezokarpo), estas dika kaj kunkreskinta kun la fruktkarno, tiel ke hasakuo ne estas facile senŝelebla. La helflava fruktkarno estas firma kaj dividita en multajn segmentojn. La semoj nur havas unu embrion.

Ĝi gustas freŝe dolĉe, semtempe citron-acide, kiel mikso inter oranĝo kaj mandarino kun spruco da citrono.

Deveno redakti

Ĝi ekstis 1860 kiel hazarda kruciĝo en templo de la okcidentjapana urbo Inoŝima (hodiaŭ : Onomiĉi). Lam gepatroj estas pampelmuso (Citrus maxima) kaj verŝajne mandarino (Citrus reticulata). Do ĝi havas la samajn gepatrojn kiel oranĝo kaj tial ĝi ricevas la saman sciencan nomon Citrus × aurantium. Sinonimo estas Citrus hassaku hort. ex Tanaka.

Ĉar la kultivadode hasakuo faras malmulte da laboro, la kultivado etendiĝis ekde 1925 de la Prefektejo Wakayama tra la tuta lando. La nomo venas de kalendara tago: hassaku signifas la 1an de la oka monato en la malnova japana kalendaro (hodiaŭ ĉ. komence de septembro). La dato indikas la plej frua dato, ekde kiam oni povas manĝi hasakuon. Reale hasakuo estas rikoltata ĝis fine de decembro kaj ĝi estas ofertata kaj konsumata dum la vintro.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Robert Willard Hodgson: Horticultural Varieties of Citrus. In: W. Reuther, H. J. Webber, L. D. Batchelor (Hrsg.): History, world distribution, botany and varieties. The Citrus Industry. Bd 1. University of California Press, Berkley 1967.Online Arkivigite je 2008-03-08 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti