La uglio estas citruso. Ĝi estas la produkto de kruciĝo inter mandarino (Citrus reticulata) kaj grapfrukto (Citrus × aurantium) aŭ pampelmuso (Citrus maxima), tial ĝi apartenas al la citrusgrupo tangelo. Uglio estis trovita en la jaro 1917 en Jamajko. La nomo estas registrita kiel komerca marko kiel UGLI® fare de la firmao Cabel Hall Citrus Ltd. La nomo verŝajne venas de la angla „ugly“ (= malbela), pro la malglata kaj verda-flava ŝelo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
uglio

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. reticulata
Citrus reticulata × paradisi
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
la verda-flava uglio-frukto
la interno de uglio

La arbo similas al mandarinujo.

La frukto estas 10 – 15 cm granda, ronda. La koloro de la matura frukto estas flava kaj iomete oranĝkolora kaj je la finoj verda. La ŝelo estas malglata kaj ledra. Ĝi estas facile senŝeligebla. La blanka mezokarpo estas sufiĉe dika. La frukto havas ĉ. 12 segmentojn, kiuj enhavas oranĝkoloran karnon. La gusto estas aroma, dolĉa kaj nur malmulte da acido kaj grapfruktecan guston. La centra akso estas kava. La maloftaj semoj enhavas nur unu embrion.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Julia F. Morton: (1987)Tangelo, p.158–160, Fruits of warm climates, Julia F. Morton, Miami (FL), Online
  • Robert Willard Hodgson:Horticultural Varieties of Citrus, Walter Reuther, Herbert John Webber, Leon Dexter Batchelor, The Citrus Industry, volumo1, ĉapitro 4, University of California - Division of Agricultural Sciences, 1967 Online Arkivigite je 2008-03-08 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti