Spondias purpureajokoto, ankaŭ nomata “jamajka ĉerizarbo”, estas florplanto el la familio de la Anakardiacoj. Ĝi hejmiĝas en la tropika zono de Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jokoto

Spondias purpurea
Spondias purpurea
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Klado: Rozedoj
Klado: Fabedoj
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Anakardiacoj Anacardiaceae
Genro: Spondias
Spondias purpurea
L., 1762
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fabedoj laŭ APG III

Nomo redakti

La vorto "jokoto" devenas el la hispana vorto jocote, kiu siavice venas el la naŭatla vorto xocotl, kiu signifas "frukto".[1] La vorto "jokoto" por la frukto povas taŭgi en Esperanto.

La foliarbo povas atingi altecon de 25 m. Ĝi perdas siajn foliojn en la mallonga seka sezono, antaŭ la kreskado de novaj folioj. La floroj estas malgrandaj, ruĝ-violaj kaj kreskas en grandaj panikloj. La drupfrukto estas 3-5 cm longa kaj 2-3,5 cm larĝa. La ruĝa fruktokarno estas manĝebla. Ene de la frukto estas po unu granda semo.

 
nematuraj kaj maturaj fruktoj

Jokoto estas kultivata en la tropikaj regionoj de la tuta mondo, ĉefe pro la manĝebla fruktokarno, kiu ankaŭ estas manĝebla nemature aldoninte salon. La matura frukto havas multe da vitamino C. La arbo ofte kreskas en Mezameriko. La konsumado de la frukto havas laksigan efikon.

Literaturo redakti

  • A. Miller, B. Schall (2005): Domestication of a Mesoamerican cultivated fruit tree, Spondias purpurea. PNAS 102:12801–12806
  • Purple Mombin (angla)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti