Biribao
Annona mucosa aŭ Biribao specio el la familio anonacoj (Annonaceae). Ĝia origino estas la meksikaj subŝtatoj Verakruco kaj Ĉiapaso, Belizo, Kostariko, Honduro, Nikaragvo, Panamo, Hispaniolo, Gvadelupo, Martiniko, Portoriko, Trinidado, Gujano, Venezuelo, Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj la brazila subŝtatoj Acre, Amazonas, Bahia, Mato Grosso, Minas Gerais, Parao, Rio Grande do Sul, Rio de Janeiro, Sao Paulo.[1] Ĝi estas tre ŝatata pro siaj bongustaj fruktoj kaj estas ofte kultivataj en la Tropikoj.
biribao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
“Annona mucosa Jacq. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Popolaj nomoj redakti
La frukto estas konata internacie per sia brazila nomo Biribá. Pliaj nomoj estas Wild sugar apple (angla), Biribazeiro (Brazilo), mulato (Kolombio), nabosa/zambo (Meksiko), cachiman (Guadalupo, Portoriko) kaj aratiku. [2] Taŭga nomo en Esperanto ŝajnas biribao.
Priskribo redakti
Annona mucosa estas rapide kreskanta tropika arbo, kiu atingas alton de 15 metroj.
Daŭras 4 jaroj ĝis kiam la arbo frukta la unuan fojon. La frukto estas kor- aŭ konusforma, en nematura stato verda kaj mature flava. Ĝi pezas inter 0,2 kaj 1 kg.[3] La fruktŝelo havas simile al duriano multajn pikilojn, kiuj estas pli molaj. La pikiloj fariĝas pli kaj pli nigraj dum la maturiĝo. La fruktkarno estas kremeca kaj dolĉa kun aromo de citruso. Ĝi entenas multajn nigraj, ne manĝeblaj semoj.
Sistematiko redakti
La unua priskribo de Annona mucosa okazis en 1764 fare de Nikolaus Joseph von Jacquin en Observationum Botanicarum, 1, p. 16.[4] sinonimoj por Annona mucosa Jacq. estas: Rollinia jimenezii Saff., Rollinia mucosa (Jacq.) Baill., Rollinia orthopetala A.DC., Rollinia pulchrinervia A. DC., Rollinia sieberi A.DC..[1]
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Biribao en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ Biriba Rollinia mucosa, In: Julia F. Morton: Fruits of Warm Climates, 1987, S. 88–90.
- ↑ Jules Janick, Robert E. Paul: The encyclopedia of fruit & nuts, Cabi Publishing, 2008, ISBN 978-0-85199-638-7, S. 68–69. (PDF Arkivigite je 2014-10-29 per la retarkivo Wayback Machine)
- ↑ Biribao ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis