Vjetnama koriandro

(Alidirektita el Raǔramo)

Persicaria odorata, konata kiel raŭramovjetnama koriandro, estas herbo kies folioj estas uzataj en sud-orientazia kuirarto. La aliaj nomoj por la planto estas vjetnama mento, kamboĝa mento kaj aliaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
'Vjetnama koriandro'

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Kariofilaloj, Caryophyllales
Familio: Poligonacoj, Polygonaceae
Subfamilio: Polygonoideae
Genro: Persicaria
Specio: P. odorata
Persicaria odorata
(LOUR.) SOJÁK 1974
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La vjetnama koriandro ne estas parenca al mento, nek ĝi apartenas al la sama familio kiel la mento (Laminacoj), sed la aspekto kaj odoro similas al koriandro. Persicaria apartenas al la familio Poligonacoj.

Nutra uzo redakti

Antaŭ ĉio la folioj estas tipaj por la vjetnama kuirarto, kie ĝi estas manĝata kiel freŝa salato (inkludante kokaĵa salato) kaj krudaĵoj, kaj en kelkaj supoj kaj viandaĵoj kaj fiŝaĵoj.

En la kamboĝa kuirarto la folioj estas konataj kiel chi krasang tomhom (ជីរក្រសាំងទំហំ) kaj estas uzata en supoj, viandaĵoj kaj salatoj kaj en la kamboĝaj someraj rulaĵoj naem (ណែម).

En Singapuro kaj Malajzio, la folioj estas esenca ingredienco de laksa, nome spicita nudela supo. La nomo en malaja lingvo por tiu supo estas daun laksa, kio signifas "laksa folio". En Malajzio la folioj estas uzataj ankaŭ por la menuoj nasi kerabu kaj asam pedas. En Laoso kaj kelkaj partoj de Tajlando la folioj estas manĝataj kun kruda bovaĵo, nomata larb (ລາບ).

Karakterizaĵoj redakti

La vjetnama koriandro estas multjara planto kiu kreskas plej bone en tropikaj kaj subtropikaj zonoj. La klimato estu varma kaj humida.

La supra surfaco de la folioj estas malhelverdaj kun kaŝtankoloraj makuloj kaj la malsupra surfaco de la folioj estas ruĝecaj. En Vjetnamio ĝi estas kultivata aŭ kolektita en la sovaĝejo.

Enhavo redakti

Ĝia oleo enhavas kelkajn aldehidojn.