Garcinia intermedia
Garcinia intermedia estas specio de tropika arbo, kiu produktas bongustan frukton. La arbo similas al Garcinia madruno. La frukto havas diversajn popolajn nomojn:
- en la angla: “lemon drop mangosteen”
- en la hispana: ”mameyito” aŭ “mameyillo”
- en la portugala: “achachairu”
garcinio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Garcinia intermedia (Pittier) Hammel (1989) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
En Esperanto ankoraŭ mankas konvena nomo. Eble taŭgas citron-garcinio
Kresko redakti
La rapide kreskanta arbo atingas altecon de ĉ. 5 m. Ĝi toleras multajn grundojn ĝis alteco de 1000 m. Eblas kultivi ĝin en grandaj potoj. Plej bone estas se ĝi ricevas regule akvon, plenan sunon kaj humidan medion. Ĝi toleras altajn temperaturojn, sed ne toleras froston. Ĝ havas mallarĝajn blankecan florojn kiuj bone aspektas. La planto tial ankaŭ estas ornamplanto. La folioj staras kontraŭsidaj.
La ligno taŭgas por fari iltenilojn.
Multobligado redakti
La arbo estas multobligata per semoj. Greftado ankaŭ eblas. Ne ekzistas kultivaroj kun nomoj. La semoj perdas ĝermkapablon, se ili estis sekigitaj. La ĝermkapablo restas monatoj, se la semo estas tenata humida.
Frukto redakti
La arbo ricevas florojn post nur du jaroj. La fruktoj estas kugloformaj ĉ. 3 cm grandaj kaj glataj. La koloro de la maldika fruktŝelo varias de palflava, oranĝkolora ĝis ruĝa. La karno estas blanka. La frukto estas freŝe manĝebla. Ĝi havas agrable dolĉan kaj acidan guston. Eblas fari trinkaĵon, marmeladon kaj ĵeleon.[1]
Disvastigo redakti
Garcinia intermedia estas indiĝena en Mezameriko. Sporade ĝi estas kultivata ĉie en la tropikoj.[2]
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-08. Alirita 2014-05-08.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-26. Alirita 2014-05-08.