Lycium chinense
Ĉina goji-bero, Licio ĉina aŭ science Lycium chinense estas plantospecio el la genro de la licioj (Lycium) el la familio de Solanacoj (Solanaceae). Ĝi hejmiĝas vaste en Eŭrazio.
Lycium chinense | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lycium chinense MILL. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo redakti
La ĉina licio, en Ĉinujo gǒuqǐ 枸杞 = gouqi, kreskas kiel memstara vertikala grimpanta dornohava arbusto. La planto kreskas 0,5 ĝis 1 metron. La folioj longas 5 ĝis 25 mm.
La floroj estas duseksaj kun duopa perianto. La sepaloj estas sonorilformaj kaj harecaj. La purpuraj petaloj estas kunkreskintaj al 9 ĝis 12 mm longa tubero kaj la kronlaboj estas pli mallongaj aŭ samlongaj.
La maturaj ruĝaj beroj longas 7 ĝis 15 mm kaj larĝas 5 ĝis 8 mm. Ili estas ovoformaj kaj enhavas multajn semojn.
La kromosomnombro estas 2n = 24, 36 aŭ 48.
Disvastiĝo redakti
La ĉina licio estas disvastigita de Eŭropo trans sudokcidenta Azio kaj de Pakistano trans Nepalo kaj Ĉinujo ĝis Koreujo, Tajvano, kaj Japanujo. Ĝi estas neofito en Germanujo.
Sistematiko redakti
La unua publikigo de Lycium chinense okazis fare de Philip Miller.
La ĉina licio distingiĝas en du vario:
- Lycium chinense MILL. VAR. CHINENSE
- Lycium chinense VAR. POTANINII (POJARKOVA) A.M.LU
Uzado redakti
La beroj de la ĉina licio estás kune kun la ordinara licio (Lycium barbarum) konata kiel gojiberoj.[1][2] La acide amaraj beroj estas aldonitaj en verdan teon. En la ĉina medicino la planto plibonigas la vidkapablon.
Literaturo redakti
- Rachel A. Levin et al.: Evolutionary Relationships in Tribe Lycieae (Solanaceae). In: D. M. Spooner, L. Bohs, J. Giovannoni, R. G. Olmstead, D. Shibata (Hrsg.): Solanaceae VI: Genomics meets biodiversity. Proceedings of the Sixth International Solanaceae Conference. ISHS Acta Horticulturae 745, Juni 2007, ISBN 978-9066054271, S. 225–239.
- Lycium chinense in der Flora of China, Vol. 17.
Eksteraj ligiloj redakti
- Chinesischer Bocksdorn. W: FloraWeb.de. germane
- Thomas Meyer: Bocksdorn Datenblatt mit Bestimmungsschlüssel und Fotos bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben)
- Datenblatt mit Fotos.
- Lycium chinense bei Useful Tropical Plants, abgerufen am 31. März 2018.
Referencoj redakti
- ↑ Lycium chinense / barbarum - Goji-Beere Arkivigite je 2018-08-11 per la retarkivo Wayback Machine bei Karslruher Institut für Technologie, abgerufen am 3. November 2017.
- ↑ Helmut Pirc: Enzyklopädie der Wildobst- und seltenen Obstarten. Leopold Stocker Verlag, 2015, ISBN 978-3-7020-1635-7.