Limkvato (Citrus ×floridana (J.INGRAM & H.MOORE) MABB.) estas citrusoj, kiu estiĝis kiel hibrido el krucigado de la limeujo (Citrus × aurantiifolia) kun du formoj de kumkvato (Fortunella margarita).

Karakterizaĵoj redakti

Limkvato estas malgranda, ĉiamverda arboarbusto kiu atingas alton de maksimume 2,5 metroj. La branĉoj havas dornojn. La folioj estas oblikvaj. Ĝi floras blanke.

La limkvato havas malgrandajn fruktojn, kiuj estas plej ofte 2 ĝis 4 cm granda – kun la verda, maldika kaj ŝelo, kiu havas maldikan mezokarpon super blanka, sukohava karno. La frukto havas ses ĝis naŭ segmentojn. La kernoj estas helbrunaj. La fruktokarno havas intensan guston, la fruktoŝelo havas la plej intensan aromon de la limeo.

Sistematiko redakti

La limkvatojn bredis en la jaro 1909 la bredisto kaj botanikisto Walter Tennyson Swingle (1871–1952) en Florido. Ĝi estas la signifoplena kruciĝo el limeujo kun alia citruso. La scienca nomo estas Citrus ×floridana; ĝi ricevis la nomon Florido, kie la planto estis bredita.

Sinonimoj por Citrus ×floridana (J.INGRAM & H.MOORE) MABB estas: ×Citrofortunella floridana (J.W.INGRAM & H.E.MOORE), ×Citrofortunella swinglei (J.W.INGRAM & H.E.MOORE) (nomdonate de la bredisto Walter Tennyson Swingle).

Kultivaroj redakti

Tri kulturvarioj estas distingataj:

  • „Eustis“: kruciĝo inter la limeujo kun ronda formo de kumkvato – ĝian nomon la planto ricevis de la urbo Eustis en Florido. Ĝi estas pli malgrandaj ol la kultivaro „Lakeland“ kaj estas pli da semoj en ĝi. „Eustis“ estas la plej ofte kultivata kultivaro.
  • „Lakeland“: kruciĝo de limeujo kun la ronda formo de kumkvato – ĝian nomon la hibrido ricevis de la urbo Lakeland en Florido. Ĝi estas pli granda ol la kultivaro „Eustis“ kaj havas malpli da kernoj.
  • „Tavares“: kruciĝo el la limeujo kun la ovala formo de la kumkvato – ĝian nomon ĝi ricevis de la urbo Tavares en Florido. „Tavares“ havas iom oblongajn fruktojn kun oranĝa koloro.

Kultivado redakti

La avantaĝo de limkvato kompare al la limeujo estas la pli alta tolereco de malvarmo de tiu hibrido, kiu ebligas la kultivadon ankaŭ en subtropikaj regionoj.

La kultivado ankaŭ ekzistas en la sudo de Usono, Italujo, Hispanujo, Israelo, Sudafriko.

Limkvatoj estas uzataj en kelkaj regionoj kiel ornamplanto.

La ekonomia signifo de limkvato estas malgranda, ĉar la fruktoj ofte estas pli multekosta ol la fruktoj de la limeujo.

Fonto redakti