Physalis philadelphica

Physalis philadelphica (Lam.meksika fizalido, sin.: Physalis ixocarpa Brot. ex (DC., Physalis aequata J. Jacq. ex (Nees), estas plantspecio el la genro Fizalido (Physalis) el la plantfamilio Solanacoj (Solanaceae). Ĝi estas precipe konata en Mezameriko. Tie la frukto estas uzata kiel legomo. Rimarkebla estas la lanternforma fruktkovraĵo. La meksika fizalido estas i.a. parenca al la perua fizalido (Physalis peruviana) kaj la ornamplanto alkekengo (Physalis alkekengi).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
meksika fizalido

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Solanales
Familio: Solanacoj (Solanaceae )
Genro: Fizalido (Physalis)
Specio: Physalis philadelphica
Physalis philadelphica
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Physalis ixocarpa - Muzeo de Tuluzo

Priskribo redakti

Habituso kaj Folioj redakti

La meksika fizalido estas unujara herba planto, kiu atingas kreskoalton de 1,50 ĝis 2 metrojn. La ŝoso estas kava, iom eĝa kaj disbranĉita. Male al kelkaj fizalido-specioj la meksika fizalido preskaŭ ne havas harojn. Se la planto ne estas stucita, la planto renversiĝas kaj daŭrigas kreski sur la tero. La folioj estas oblonge ovalaj, krom ĉe la junaj folioj la folirando estas denta.

La semoj ĝermas post 7 ĝis 10 tagoj. La junaj ĝermplantoj unue kreas relative malfortan palisradikon, kiu kreas malprofundan disbranĉitan radikan sistemon. Pli poste la planto ricevas ĉe la malsupra ŝoso adventivajn radikojn. Kiam ili atingas la grundon, ili kreskas en la grundon kaj kreas de la ĉefa radikaro sendependan radikan sistemon. Ekster la grundo kreskas unuopa ŝoso kun 3 ĝis 5 internodoj en 2 ĝis 3 semajnoj. La plej supra internodo finiĝas per floro, folio kaj du kontraŭstarantaj branĉoj. La sekvantaj nodoj dividas la ŝoson sammaniere ĝis la planto en la aĝo de ĉ. 12 ĝis 14 semajnoj komencas aĝiĝi. Fino de la disbranĉiĝo estas nodo, kiu havas du foliojn.

Floroj redakti

 
floro de la meksika fizalido

Enladisbranĉiĝoj de la ŝosoevoluiĝas unuopan floron. La duseksaj preskaŭ radiosemetriaj floroj estas kvinnombraj kaj havas diametron de 8 ĝis 15 mm. Ili konsistas el 5 flavaj petaloj kun malhela makuloj, 5 verdaj sonorilformaj kunkreskintaj sepaloj, 5 blu-verdaj stamenoj, kiuj reciproke ne estas kunkreskintaj, unuope kunkreskintaj kun petalo, kaj du kunkreskintaj stilusoj. La ovario estas suprestaranta. Dumtage la petaloj estas volbiĝas malantaŭen, kaj lastamenoj kaj la stiluso staras liberaj. Vespere la floro fermiĝas, kiam la petaloj volbiĝas antaŭen. La planto estas memsterila. Ĝi do nur povas esti polenigata de aliaj plantoj de la sama specio. La polenado okazas per insektoj.

Fruktoj redakti

 
rikoltitaj fruktoj en siaj kovraĵoj

La frukto de la meksika fizalido estas malgranda globoforma, verda aŭ verda-violkolora bero, kiu havas paperecan kovraĵon. La kovraĵo kreskas post la fekundiĝo el la sepaloj. La bero kreskas interne de la kovraĵo. La frukto povas esti ĝis 10 cm kaj similas al verda tomato. De la polenado ĝis la fina grandeco la frukto bezonas ĉ. 50 ĝis 70 tagoj. Kiam la frukto estas matura, ĝi estas same granda kiel la kovraĵo – male al mulltaj aliaj specioj de la genro fizalido – ofte la bero disrampas la kovraĵon. La kovraĵo poste bruniĝas kaj la bero fariĝas flava. En la frukto troviĝas multaj malgrandaj rondaj kaj plataj semoj, kiuj estas ĉirkaŭataj de fruktokarno. La konsistenco de la karno similas al tiu de pomoj kaj gusto similas al grosoj.

Kultivadaj kondiĉoj redakti

Meksikaj fizalidoj ne toleras froston. La optimalaj kultivadaj kondiĉoj similas al tiuj de tomatoj, sed la meksika fizalido preferas iom pli varman klimaton.

Sistematiko redakti

La unua botanika priskribo de la meksika fizalido estas el la jaro 1651, kiam Francisco Hernandez menciis du diversajn plantojn, kiuj estas nomataj de la aztekoj tomatl. La esprimo verŝajne estis uzata por fruktoj kun multaj semoj kaj suka fruktokarno. Verŝajne temis pri la meksika fizalido kaj la tomato (Solanum lycopersicum). La genron Physalis en 1753 priskribis kiel unua Carl von Linné kaj en 1786 ĝi ricevis la nomon Physalis philadelphica de Jean-Baptiste de Lamarck. La pli poste priskribitaj specioj Physalis aequata Jacq. (1844), Physalis violacea Carr. (1882) kaj Physalis ixocarpa Brot. ex Hornem estas sinonimoj.

La limoj inter la specioj de la genro Physalis, simile al la aliaj genroj de Solanacoj ne estas fine solvita. Ekde la 1950aj jaroj la nomoj ofte ŝanĝiĝis. Laŭ la vastaj ĉelbiologiaj kaj taksonomiaj esploroj M. Y. Menzel ordigas en 1951 kaj 1957 la specion Physalis philadelphica kiel varion en la specion Physalis ixocarpa. U. T. Waterfall konfirmis unue en (1958), kaj korektis sin pli poste (1967) kaj ordigas Physalis ixocarpa en la specion Physalis philadelphica. Hodiaŭ oni uzas la nomon Physalis ixocarpa por la kultivata planto kaj Physalis philadelphica por la sovaĝa planto.

Deveno, disvastiĝo kaj kultivado redakti

La planto estas indiĝena en Mezameriko kaj Meksiko. Tie ĝi Estas ankaŭ ofte kultivata. Ankaŭ en Hindio, Aŭstralio, Sudafriko kaj en la sudo de Usono ĝi estas kultivata. La plantoj kreskas kaj sur marnivelo kaj en montaoj ĝis 2600 metroj.

Jam antaŭ kristoforo Kolumbo la beroj estis uzataj kiel nutraĵo, verŝajne fizalido estis pli vaste kultivata ol la tomato. Ekzemple arĥiolologoj trovis apud Tehuacán spurojn de diversaj „fizalididoj el la tempo ekde 900 a.k., kiujn homoj uzis por nutri sin. portugalaj kaj hispanaj maristoj portis multajn plantojn de Ameriko al Eŭropo. Tiel ankaŭ meksika fizalifo venis al Hispanio. Kvankam ĝi estis kultivata en Hispanio, sed baldaŭ ĝi estas forgesita. Ankaŭ en Amerika la frukto pli kaj pli perdis signifon, ĝis la meksika kuirarto remalkovris la planton en la 1970-aj jaroj. Ĝi baldaŭ populariĝis ankaŭ en Usono. En 2001 la planto estis kultivata en 29 de la 32 meksikaj ŝtatoj. La ĉefaj kultivataj regionoj situas en Morelos, Puebla kaj Michoacan.

La sovaĝaj formoj ofte kreskas rande de la agrikulture uzataj areoj, plej ofte proksime de Maizo, fazeoloj kaj Kukurboj. La malgrandaj fruktoj ankaŭ ests rikolataj kaj vendataj kiel sovaĝaj fruktoj.

Kultivata varioj redakti

La kultivaro 'Rendidora' estas la plej grava. Ĝi havas segmenton de 35 % de la merkato en Meksiko. Ĝi distingiĝas pro grandaj fruktoj (5 ĝis 7 cm), rapida maturiĝo (ĝis 15 tagoj malpli ol la aliaj kultivaroj) kaj alta rikoltkvanto (ĉ. 25.000 kg po hektaro).

La kultivaro 'De Milpa' havas malhelviolkolora frukto, kiu estas iom pli malgranda. Pro malpli da akvo ĝi konserviĝas pli longe.

La kulivaro 'Tomate Verde' estas frua vario kun granda, iom plataj, verdaj fruktoj.

Diversaj sovaĝaj tipoj estas surmerkatigataj sub la nomo 'Criolla' . Ofte ili estas pli malgrandaj ol la kulturformoj. La averaĝa rikoltkvanto de tiuj varioj estas ĉ. 15.000 kg po hektaro.

Utiligado redakti

 
Meksikaj saŭcoj kun fizalidoj (maldekstre) kaj tomatoj (dekstre))

La meksika fizalido estas precipe uzata en la kuirejoj de Latinameriko. Speciale populara ĝi estas en Meksiko, kie ĝi estas nepra inkredienco de diversaj saŭcoj kaj legomaj pladoj. La frukto estas rikoltata antaŭ ĝia plena maturiĝo, ĉar ĝi dolĉiĝas dum la maturiĝo. Plej ofte oni uzsas ĝin kune kun [[ĉilio))j (akraj kapsiketoj) La frukto povas esti uzata krom tigo kaj kaliko komplete. Ĝi povas esti manĝata ankaŭ krude.

En la meksika popola medicino la infuzaĵo el la fruktkovraĵo de fizalido estas uzata kiel medicino kontraŭ Diabetes mellitus. Partoj de la planto havas laboratorio bakericidan efikon.

Aĉetante la fuktojn la verda koloro de la kovraĵo estas kvalita signo. La frukto estu malmola kaj helverda. Freŝaj kaj maturaj fruktoj povas esti stokeblaj preskaŭ unu semajnon ĉe ĉambrotemperaturo. Ĉe 5–10 °C kaj aerhumideco de 80–90 % la frukto estas stokebla pli longe. Stokinte ĝin ĉe 5 °C post 3 semajnoj aŭ ĉe 10 °C post 4 semajno aperas malvarmdamaĝojn.

Aliaj partoj de la planto povas esti toksaj.

Enhavo-substancoj redakti

enhavosubstancoj po 100 g (kruda)
energienhavo 32 kcal (131 kJ)
proteino 1,0 g
graso 0,7 g
karbonhidratoj 4,5 g

La juna nekuirita frukto konsistas el 93,0 % akvo. Pro citronacida enhavo de 1,11 % la frukto havs relaive malalta pH-valoro de ĉ. 3,83, kio respeguliĝas en la acida gusto de la frukto. En eta kvantoj (< 0,06 %) ankaŭ estas ankaŭ pomacido kaj laktacido en la fruktoj. En fruktoj de la meksika fizalido oni konfirmas ankaŭ diversajn aldehidojn, alkoholojn, esterojn kaj karotenoid-parencajn terpenojn. La tipa gusto venas precipe de aldhidoj kaj alkoholoj kiel (Z)-3-Heksenalo, (E, E)-2,4-Dekadienala, Nonanalo, Heksanalo, Heksanolo kaj (Z)-3-Heksen-1-olo. Interla substancoj kiu enmestas fizalidon ankaŭ esdtas plurj, kiuj ankaŭ estas en tomatoj kaj kiuj kreas ties gusto. Al tiuj substancoj apartenas diversajn Esterojn, C8-C12 aldehidojn, kaprinacido kaj di- kaj seskviterpenoj kaj kiel ĉefa steroido vitanolido Iksokarpalaktono A.

Varmego dum la kuirado ŝanĝas la konsiston de sustancoj, kiuj determinas la aromon de la fruktoj. Dum la tuta enhavo de sukero kreskas, la konsistode la unuopaj sukeroj ŝanĝiĝas. Glukozo kreslas dum la kuirado, kiu havas la kialon en la disigo de kompleksaj polisaĥaridoj. La relativa kvanto de fruktozo kaj saĥarozo kreskas kompare al la krudaj fruktoj.

Kromaj enhavsubstancoj estas kalciumo(18 mg/100 g), fero (2,3 mg/100 g), magnezio, vitamino C, nikotinacido kaj vitamino B1.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti