La perua fizalidofizalido (Physalis) estas genro de 75-90 specioj da plantoj el la solanacoj, kies ĝenera nomo estas ankaŭ fizalidokamapuo. La nomo Physalis signifas vezikon, kaj estas devenas de la formo de la elkreskinta kaliko kiu ĉirkaŭfermas la frukton post la florado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
perua fizalido
Physalis peruviana
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Magnoliofitoj Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsida
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Fizalido Physalis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Alkekengo estas en Eŭropo la ununura reprezentanto de ĉi tiu genro, la plejmulto de la aliaj specioj estas indiĝenaj en Meksiko.

La Fizalido mondskale estas plantita pro ĝia dekora valoro de la oranĝkolora kovraĵo kiu ĉirkaŭas la beron. Krom tio la perua fizalido (Physalis peruviana) kaj la filadelfia fizalido (Physalis philadelphica) estas gravaj kiel nutraĵo. Freŝdate oni faris kelkajn esplorojn al la anti-bakteriaj kaj anti-tumoraj ecoj de kelkaj specioj. La beroj havas dolĉan, iomete acidan guston kompareble kun tiu de oranĝo aŭ de mandarino.

Nervura strukturo de la kaliko

Specioj redakti

ITIS konas kaj rekonas en 2005 la sekvajn speciojn:

 
P. peruviana

Vidu redakti

Alkekengo
 
Alkekengo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Magnoliofitoj Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsida
Ordo: Solanoj Solanes
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Alkekengo Physalis alkekengi

La alkekengo (Physalis alkekengi), estas parenco de Perua Fizalido (Physalis peruviana), facile identigebla pro la granda, heloranĝa ĝis ruĝa papereca kovraĵo ĉirkaŭ ĝia frukto, kiu similas al ĉina paperlanterno. Ĝi estas indiĝena de suda Eŭropo orienten al suda Azio ĝis Japanio.

Ĝi estas herbeca perena planto kreskante ĝis 40–60 cm alto, kun spirale aranĝitaj folioj 6–12 cm longaj kaj 4–9 cm larĝaj. La floroj estas blankaj, kun kvinloba korolo de 10–15 mm, kun plenblovita baza kaliko kiu maturiĝas al papereca oranĝkolora fruktkovraĵo, 4–5 cm longa kaj larĝa.

Kultivado redakti

Ĝi estas populara ornama planto, kvankam ĝi povas esti trokreskema kun ĝia vasta radika sistemo kun ĝermoj kelkdistance de la loko kie ĝi estas plantita.