Syzygium aqueum, blanka jambosoblanka sizigio, (sinonimo: Eugenia aquea) estas planto el la familio de mirtacoj. La fruktoj similas al tiuj de Syzgium smarangense, kiuj havas pli grandajn fruktojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
blanka jamboso, blank sizigio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Myrtales
Familio: Mirtacoj
Genro: Syzygium “sizigio“
Syzygium aqueum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Syzygium aqueum estas 3-20 m alta, ĉiamverda arbo kun malalta trunko kiu funde ĉe la grundo disbranĉiĝas. La krono estas maldensa kaj nesimetria. La folioj kontraŭsidaj, 1-5 mm longa kaj kun tigoj, ovoformaj aŭ elipsaj-oblongaj, helverda ĉe la supra flanko, flave verda ĉe la malsupra flanko kaj 5-25 × 2,5-16 cm grandaj. La odorantaj floroj kreskas kiel tri ĝis sep floroj en maldensaj floraroj. La kvaropa kaliko kaj korolo estas palflavaj, flave-blankaj aŭ rozkoloraj. Ekzistas multegaj, ĝis 2 cm longaj stamenoj, kiuj havas la saman koloron kiel la floro. La stiluso superas la stamenojn.

La fruktoj estas maldikŝelaj, glataj, brilaj, vaksecaj kaj ili estas en matura stato blankaj, verdaj, rozkoloraj aŭ ruĝegaj. Ili estas 1,6-2 × 2,5-3,4 cm grandaj kaj sonoril- aŭ pirformaj kun maldika kolo kaj larĝa fino. la fino estas konkava, portas la restaĵojn de la kaliko kaj havas 3 cm longan tigon. La fruktokarno estas blanka aŭ rozea, malforte odoranta, seka aŭ suka, krakanta aŭ spongeca en konsisto, dolĉa kaj acida, tamen kun malforta gusto. La fruktoj estas sensemaj aŭ enhavas 3 ĝis 6 (malofte 1 aŭ 3) semojn.

La fruktoj estas manĝataj frexse, konservitaj dolĉ-acide aŭ prilaboritaj en fruktsalatoj.

La blanka jamboso estas indiĝena en la sudo de Barato kaj en la oriento de Malajzio. La planto estas kultivata en sudorienta Azio, precipe en Indonezio kaj Filipinoj. La planto kreskas ankaŭ en Havajo kaj Trinidado.

Literaturo redakti

  • Tropische Früchte; Bernd Nowak & Bettina Schulz; BLV (1998); ISBN 3405151686
Nederlandse vertaling: Tropische vruchten; Tirion (1999); ISBN 9052103399
  • Morton, J. 1987. 'Water Apple'. p. 382–383. In: Fruits of warm climates. Julia F. Morton, Miami, FL.
  • Syzygium aqueum; In: AgroForestryTree Database; World Agroforestry Centre