Annona macroprophyllata

(Alidirektita el Ilamo (frukto))

Ilamo rozea ĉerimolio (Annona macroprophyllata, sinonimo. Annona diversifolia[1]) estas arbo el la familio de anonacoj. La fruktoj de tiu arbo havas rozkoloran fruktkarnon kaj kreman konsistencon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ilamo aŭ rozea ĉerimolio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Magnolialoj Magnoliales
Familio: Anonacoj Annonaceae
Genro: Sponidias
Specio: anono
“Annona macroprophyllata
Donn.Sm.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

La arbo fariĝas ĝis 7,5 m alta kaj disbranĉiĝas ofte jam ĉe la grundo. La ekstera arboŝelo estas bruna-griza kaj aromeca. La folioj estas brilaj, maldikaj kaj 5 ĝis 15 sm longaj. Ili estas eliptaj ĝis obovalaj. Ekzistas unu ĝis du brakteoj, kiuj estas 2,5 ĝis 3,5 cm longaj.

La junaj folioj estas ruĝecaj ĝis kuprokoloraj. La floroj staras unuopaj ĉe longaj tigoj kaj estas maronkoloraj. La kalikfolio estas estas malgrandaj kaj harecaj. La eksteraj korolfolioj estas mallarĝaj, obtuzaj, harecaj, la intenaj similas al anteroj kaj portas polenoj.

La frukto estas konusforma, korforma aŭ ovforma kaj ĉ. 15 cm longa. Ĝi pezas ĝis 0,9 kg. Ĝi havas multajn triangulformaj elstaraĵoj. La verda, rozkolora aŭ purpura fruktŝelo estas kovrata de velura, grizblanka prujno. La fruktŝelo estas 6 mm dika. Verdaj fruktoj havas blankaj kaj dolĉan fruktkarnon, rozkoloraj fruktoj havas pli aŭ malpli rozkoloran kaj acidan fruktkarnon. Ene de la fruktkarno estas 25 ĝis 80 harecaj, brunaj semoj, kiuj havas grandecon de ĉ. 2 cm.

Disvastigo redakti

Ilamo indiĝenas en la montetoj de la sudokcidenta marbordo de Meksiko ĝis Gvatemalo kaj Salvadoro. La arbo nur kreskas en la tropikoj. En ĝia hejmregiono oni ankaŭ kultivas ĝin. Origine ĝi kreskas ĝis alteco de 610 m, sed estas kultivata en Gvatemalo ĝis 1800 m. La arbo kreskas plej bone en regionoj kun pluvsezonoj kaj sekaj sezonoj.

Utiligado redakti

La fruktoj estas manĝataj freŝe. Ordinare oni tratranĉas la frukton kaj per kuleron oni manĝas la karnon.

Literaturo redakti

  • J. Morton: Ilama. en: Julia F. Morton: Fruits of warm climates. J. F. Morton, Miami FL u. a. 1987, ISBN 0-9610184-1-0, p. 83–85, (rete).

Referencoj redakti

  1. [Annona macroprophyllata en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Eintrag zu Annona macroprophyllata] beim Germplasm Resources Information Network (GRIN)