Drakofrukto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
‘’Hylocereus undatus’’ (Haw.) Britton | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La drakofrukto aũ pitajo estas frukto de kelkaj specoj en la genroj Hylocereus aŭ selenicereo (Selenicereus) el la familio de la kaktacoj. Ĝi devenas el Mezameriko kaj estas kultivata en Nikaragvo, Popola Respubliko Ĉinio, Vjetnamio, Israelo kaj Srilanko.
PriskriboRedakti
La fruktokarno de pitajo (drakofrukto) enhavas multajn malgrandajn, nigrajn semojn. Ĝi havas unikan, dolĉacidan aromon, kiu perdiĝas dum kuirado. En ĝiaj devenlandoj oni uzas la frukton ĉefe pro beligi bufedojn. La frukto havas kelkajn pikilojn.
Drakofruktoj estas difektiĝemaj kaj tial malfacile transporteblaj.
La floroj malfermiĝas nokte kaj la florado daŭras ofte dum nur unu nokto kaj tiam devas okazi la polenado.[1]
GalerioRedakti
frukto de Selenicereus megalanthus
kultivado de Hylocereus undatus
frukto de Hylocereus monacanthus
SpeciojRedakti
La plej kultivataj specioj estas la subaj:
- Hylocereus undatus: blanka fruktokarno kaj intense rozkolora ŝelo
- Hylocereus polyrhizus: ruĝa fruktokarno kaj intense rozkolora ŝelo
- Selenicereus megalanthus: blanka fruktokarno kaj flava ŝelo
Analizo de enhavoRedakti
Nutrovaloro: ĉirkaŭ 210 kJ/100 g. Ĝi enhavas la vitaminojn B, C, E kaj multe da fero, kalcio kaj fosforo.
ReferencoRedakti
FontojRedakti
- Pitahaya - Hylocereus undatus (Haw.) Britt. & Rose - Cactaceae Arkivigite je 2016-08-21 per la retarkivo Wayback Machine.
- Pri Hylocereus undatus angle