Lansium domesticum

(Alidirektita el Lanzono)

Lansium domesticumlanzono estas specio el la familio de meliacoj. Ĝi estas indiĝena en Malajzio. La fruktoj estas tre ŝatataj en Filipinoj, Tajlando, Malajzio kaj Indonezio. La arbo ankaŭ estas kultivata en Sudhindio kaj Srilanko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
lanzono

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Meliacoj Meliaceae
Genro: Lansium
Specio: Lansium domesticum
Lansium domesticum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr


Nomo redakti

Mankas ĝis nun la nomo en Esperanto.

Jen listo de la nomo en diversaj lingvoj:

Eble taŭgas kiel esperantlingva nomo lanzono

Priskribo redakti

 
 
fruktoj ĉe la fruktaro
 
fermitaj kaj malfermitaj fruktoj
 
plantejo

Lanzono estas malrapide kreskanta, mezgranda arbo, kiu devas havi ombron kaj post 7 ĝis 10 jaroj fruktas. Ĝi atingas alton de 10 ĝi 15 m, en kulturo ofte nur 4 m. La arbo havas rezinan laktosukon. La nepare pinataj 30 ĝis 50 cm longaj folioj estas kontraŭsidaj. La 5 ĝis 7 iom ledraj, ĝis 20 cm longaj folietoj estas eliptaj ĝis inverse ovoformaj. Ambaŭ finoj estas pintaj. La supra flanko estas kalva kaj brila, la malsupra malbrila kaj diverse hareca.

La malgrandaj, ĉefe duseksaj blankaj ĝis palflavaj floroj kreskas en ĝis 30 cm longaj grapolojcumoj, kiuj parte en grupoj ĉe la trunko aŭ ĉe dikaj branĉoj. Komence la floraro staras, poste ĝi pendas. El unu floraro kreskas 6 ĝis 20, kelktempe ĝis 30 fruktoj.

La kugloforma, 5- ĝis 6-klapa kapsulfrukto havas diametron de 2,5 ĝis 3 cm. Ĝi havas sukoriĉajn, vitrece blankajn arilojn. Nur unu ĝis tri enhavas kompletan semon. La ariloj havas dolĉ-acidan guston. Kelkaj varioj havas tre amarajn arilojn. La frukto, sed ankaŭ la arboŝelo kaj la semo estas uzataj en Tajlando ankaŭ medicine.

En la sudo de Tajlando kaj la provinco Uttaradit estas kultivata la tajlanda kultivaro „Longkong „ (taja: ลองกอง, elparolata lO:ng gO:ng), kiu estas tre dolĉa kaj aroma sen acida noto de la normala frukto, kiu nomiĝas „langsat“ (Taja: ลางสาด, elparolata la:ng sà:d). Krome la kultivaro „Longkong“ havas nur malmultajn kernojn kaj maldikan ŝelon kun malmulte da rezina laktosuko.

Sistematiko redakti

La unua priskribo de la specio estis farita de la portugala botanikisto José Francisco Corrêa da Serra. Ĝi estis publikigata en 1807.[1]

Varioj redakti

Oni distingas kvar variojn kiuj apartenas al ’Lansium domesticum’:

  • Langsat: maldika flava/bruna malforte hara ŝelo, ovoforma frukto kun dividitaj verdaj kaj tre amaraj kernoj, kun lakteca elfluaĵo, se la ŝelo estas rompita
  • Longkong (ankaŭ Dongkong): dika flava/bruna malglata ŝelo, kugloforma frukto kun pluraj platecaj, amaraj kernoj, sen lakteca elfluaĵo, se la ŝelo estas rompita
  • Duku (L. d. var. domesticum): dika palflava, hara ŝelo, ronda frukto kun kugloforma kerno
  • malmola flava-bruna ŝelo, kugloforma frukto kundividita bruna kaj tre amara kerno.

La unuaj tri estas kultivataj en Tajlando, la kvara en Filipinoj.

 
malfermita frukto en segmentoj

Utiligado redakti

La lanzono Duku estas ŝatata frukto en Javo. Oni manĝas la fruktojn freŝe forpreninte la fruktoŝelon. La kultivaro „Langsep“ havas acidan guston.[2]

La ligno estas uzata en Javo por konstrui domojn. Sekigita kaj muelita arboŝelo estas uzata kiel infuzaĵo kontraŭ disenterio kaj malario.[3]

Referencoj redakti

  1. Ann. Mus. Hist. Nat. Paris 10:157, t. 10, fig. 1. 1807. Siehe Eintrag bei GRIN.
  2. Andreas Bärtels. Tropenpflanzen. Ulmer Verlag, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3937-5, S. 305
  3. Rolf Blancke. Farbatlas Exotische Früchte. Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen. Ulmer Verlag, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-3520-5, S. 59

Eksteraj ligiloj redakti

  • [Lansium domesticum en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Eintrag bei GRIN.]
  • Langsat bei NewCROP™ angle