Solanum muricatumpepino (espane: pepino dulce, pepino melón, pera melón, pepino de fruta, melón de árbol) estas plantspecio el la familio Solanacoj (Solanaceae). Ĝia origino estas Sudameriko. Ĝi estas kultivataj en Kolumbio, Peruo, Ĉilio, Kalifornio, Florido, Svislando kaj suda Hispanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
pepino

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Solanales
Familio: Solanacoj (Solanaceae )
Genro: Solanum
Solanum muricatum
Aiton
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
floraro de pepino
habituso de planto kun fruktburĝonoj
frukto de pepino, tranĉita

Priskribo redakti

Pepino estas herbeca, ĉ. 1 m alta, multe disbranĉita plurjara planto. La helverdaj foliojestas oblongeovalaj simplaj ĝis iompinataj. La folioj estas maldense haraj. La planto estas nur iomete frostrezista, sed supervivas mallongdaŭran froston.[1]

La petaloj estas lilaj-blankaj aŭ violkoloraj-ruĝaj. La koloro de la floroj dependas de la kultivaro kaj la temperaturo. Se la temperaturo estas super 27 °C la floro estas blanka, la koloro ŝanĝas ĉe pli malalta temperaturoj de 10 ĝis 20 °C al ĝis malhelblua – violkolora .[2] La stamenoj estas malpli longaj ol la petaloj, la anteroj estas flavaj. La stigmo estas iomete pli granda ol la stamenoj.[3] La fekundigado okazas per mem- aŭ fremdpolenigado. Depende de la deveno kaj bredada linioj la planto kreas pli aŭ malpli partenokarpajn fruktojn.[4] La fruktoj estas beroj kun unu aŭ deu kameroj.[5] La plej multaj ovoformaj fruktoj fariĝas 10 ĝis 20 cm granaj kaj 150 ĝis 400 g pezaj. La maldika ŝelofariĝas de verda ĝis flavece kun violkoloraj strioj. La fruktkarno estasflavece oranĝkolora ĝis orflava. Ĝi entenas du kavojn kaj malmultajn semojn. La fruktoj bezonas de la ekfloro ĝis maturiĝo 80 ĝis 105 tagojn.[4]

Deveno kaj Historio redakti

Pepino estas indiĝena en la andoj, kie ĝi jam de longe estis kultivata. En norda Peruo oni trovis indikoj, ke la planto jam estis uzata dum la moĉea kaj solenara kulturoj de 600 ĝis 800 a.K.. Oni trovis ceramikajn skulptaĵojn kun pepinoj en tomboj.[6] Sovaĝa formo de la specio ne estas konata. Ankaŭ intensaj esplorojne trovis la precizan devenlokon.Oni supozas, ke unu el jenaj specioj Solanum caripense, Solanum tabanoenseSolanum basendopogon estas praulojde pepino. Diversaj molekularaj esploroj montris, ke Solanum basendopogon estas pli malproksime parenca ol la du aliaj specioj. Probable tiu specio estas la rekta pratipo de pepino. 85 % de la esploritaj sudamerikaj ekzemleroj montris pli proksiman parencecon al Solanum caripense, dum la resto estas pli parenca al „Solanum tabanoense. La solvo povas esti aŭ du diversaj originoj aŭ hibridigo.[7][8] Krome la specioj Solanum perlongistylum kaj Solanum catilliflorum etas malproksime parencaj al pepino.[9]

Ekster la Andoj pepino estis kultivataj unue en Novzelando kaj Aŭstralio poste en Usono, Israelo, Eŭropo kaj Japanio.[7][10] 1785 pepino venis al Francio kaj en 1882 ĝin estas varbata en Kalifornio kielkulturplanto.[11]

Utiligado redakti

Kultivado kaj Rikolto redakti

La multobligado okazas plej ofte per semoj. Pepinoj povas esti ankaŭ facile multobligata vegetative per stikaĵoj. En Mezeŭropo pepino estas uzata por ornami domon kaj ĝardenon.[3][12][13]

Plej bone taŭgas grundon kun pH de 6,5 ĝis 7,5. Ĝi estu humosa kaj tralsebla. Bonae drenita grundo gravas, ĉar la planto ne toleras hidromorfan grundon.[1][14].[13] Profesia kultivado similas al tio de kukumoj, tomatoj, kapsikoj kaj melongenoj.[12] La taŭga plantdenseco en Nederlando ekzemple estas 2 plantoj je m².[5][15] La temperaturo en la vitrodomo ne estu sub 10 °C kaj ne super 30 °C ,ĉar alikaze kreiĝas nur malmultajn fruktojn.[16][17] Tro da sterkado kun samtempe malalta aerhumideco kaj tro altaj temperaturoj donas malmultajn fruktojn.[18]. Im professionellen [19][20] 2 [21] Depende de la kulturvario kaj sezono la rikolto varias.[22] En profesia kultivado en vitrodomo eblas rikolton de 12 ĝis 16 kg/m² .[12] Ekster vitrodomo la rikolto nur estas maksimume 9 kg/m².[23].[16][24]

Malsanoj kaj damaĝbestoj redakti

Plej ofte estas Alternaria spp., terpomskaraboj, folilaŭsoj, foliminiga muŝo, Phytophthora infestans[25], ŝpinakaroj kaj blankaj muŝoj.[1] la plej oftaj virusoj estas tomata bronzmakula viruso kaj cauchuma-mozaika viruso.[5]

Utiligado redakti

Kuirarto redakti

La pepino havas dolĉan guston kaj la gusto similas almikso inter melono kaj piro. Maturaj pipinoj povas esti manĝataj kunŝelo kiel pomo. oni ankaŭ povas konservigi ĝin kiel kukurbo.[3]

Stokado redakti

La stokado de la fruktoj eblas plej bone ĉe 5 °C kaj alta aerhumideco. Tiel ili konservas la kvaliton plej longe. Temperaturoj sub 5 °C kaŭzas malvarmdamaĝojn.[10] La fruktoj estas stokeblaj ĝis 3 semajnoj ĉe temperaturo de 12 °C kaj optimalaj kondiĉoj.[26][27]

Enhavosubstancoj redakti

La fruktoj de pepino enhavas po 100 g freŝa pezo avaraĝe 35 mg vitaminon C, 5-9 g sukeron, kaj 0,14 % frutacidoj.[28][29] La tuta sukero konsistas el saĥarozo, glukozo kaj fruktozo. Ĉ. duono estas saĥarozo. La kvanto de vitamino C estas pli alta ol en la plej multaj fruktoj, inkluzive citrusoj.[29] La frukto verŝajne enhavas ankaŭ kontraŭkoncerogenajn ecojn.[30]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 CRFG Publications: Fruit Facts, Pepino Dulce Solanum muricatum Ait., 1996
  2. N. Kita et al.: Physiological and ecological studies on pepino, Solanum muricatum Ait. In: Bulletin Kanagawa Horticultural Experiment Station, Band 39, 1989, S. 21–35.
  3. 3,0 3,1 3,2 J.E. Hernándo Bermejo, J. León (Editoren): Neglected crops: 1492 from a different perspective in: Plant Production an Protection Series No. 26. FAO, Rom, Italy, S. 181-191, 1994. (Online Arkivigite je 2018-11-06 per la retarkivo Wayback Machine) ISBN 92-5-103217-3
  4. 4,0 4,1 K. Kowalczyk: The kind of pollination and ability to parthenocarpy of pepino (Solanum muricatum Ait.). In: Folia Horticulturae, Band 20, Nummer 1, 2008, S. 23-29.
  5. 5,0 5,1 5,2 G. Vogel: Handbuch des speziellen Gemüsebaus - Pepino, 1996, ISBN 3-8001-5285-1. S. 927–932.
  6. M. Hermann: Beiträge zur Ökologie der Frucht- und Ertragsbildung von Solanum muricatum Ait. Disertaĵo, TU Berlin, Nr 186. 1988. (full pdf online)
  7. 7,0 7,1 C. Heiser und G. Anderson: "New" solanums. In: J. Janick (Editor) Perspectives on new crops and new uses. ASHS Press, Alexandria, VA (USA). 1999. S. 379–384. (online)
  8. G.J. Anderson, R.K. Jansen und Y. Kim: The origin and relationships of the pepino, Solanum muricatum (Solanaceae): DNA restriction fragment evidence. In: Economic Botany, Band 50, Nummer 4, ISSN 0013-0001, 1996. S. 369–380.
  9. G.J. Anderson et al.: Solanum perlongistylum and S. patilliflorum, New Endemic Peruvian Species of Solanum, Section Basarthrum, Are Close Relatives of the Domesticated Pepino, S. muricatum. In: Novon: A Journal for Botanical Nomenclature Band 16, Nummer 2, 2006. S. 161–167.
  10. 10,0 10,1 H. Prono-Widayat et al.: Effect of ripening stage and storage temperature on postharvest quality of pepino (Solanum muricatum Ait.) In: Food, Agriculture & Environment, Band 1, Nummer 1, 2003. S. 35-41.
  11. H. Brücher: Tropische Nutzpflanzen: Ursprung, Evolution und Domestikation (Original-Titel: Commercial Tropical Plants: Origin, Evolution and Domestication). Springer Verlag, Berlin, 1977.
  12. 12,0 12,1 12,2 G. Vogel: Gemüse-Biografien (6) - Pepino. In: Gartenbaumagazin, Nummer 12, 1992. S. 50-51.
  13. 13,0 13,1 S.H. Nemati et al.: Investigation of Some Effective Factors on Yield Traits of Pepino (Solanum muricatum) as a New Vegetable in Iran. In: Pakistan Journal of Biological Sciences, ISSN 1028-8880, 2009
  14. Z. Tomaszewska u. Z. Mazur: The Effect of two Multicomponent Fertilizers on Yielding and Content of Organic Compounds in Pepino (Solanum muricatum) fruit. In: Sodininkyste ir Darzininkyste, Band 26, Nummer 3, 2007.
  15. K. Kowalczyk, J. Kobryń: Effect of Plant Training Method and Hormone Treatment of Pepino (Solanum muricatum Ait.) on The Fruit Yield. In: ISHS Acta Horticulturae, Band 614: VI International Symposium on Protected Cultivation in Mild Winter Climate: Product and Process Innovation. ISBN 978-90-6605-300-7, 2003
  16. 16,0 16,1 J. Prohens, J.J. Ruiz, F. Nuez: Growing Cycles for a new Crop, the Pepino, in the Spanish Mediterranean. In: ISHS Acta Horticulturae, Band 523: XXV International Horticultural Congress, Part 13: New and Specialized Crops and Products, Botanic Gardens and Human-Horticulture Relationship, 2000. ISBN 978-90-6605-873-6.
  17. P. Konrad et al.: Pepino - der poppige Exot aus dem Thurgau (Solanum muricatum). Projekt der Fachstelle für Gemüse- und Beerenbau, Arenenberg, Schweiz, 2005
  18. T. Echim u. E. Milde: Pepino (Solanum muricatum) ein interessantes Gemüse. Versuche im deutschen Gartenbau, LVG Kassel, 1991
  19. G.W.H. Welles: Experiences With Growing and Consumer Appreciation of Pepino Fruits (Solanum muricatium) in The Netherlands. In: ISHS Acta Horticulturae, Band 318: II International Symposium on Specialty and Exotic Vegetable Crops, 1992. S. 211-212.
  20. K.G. Burge: Fruit set in the pepino (Solanum muricatum Ait.) In: Scientia horticulturae, ISSN 0304-4238, Band 41, Nummer 1-2, 1989. S. 63-68.
  21. K. Chen et al.: Effects of NaCl salinity and CO2 enrichment on pepino (Solanum muricatum Ait.): II. Leaf photosynthetic properties and gas exchange. In: Scientia Horticulturae, Band 81, Nummer 1, 1999. S. 43-56.
  22. K. Kowalczyk u. T. Zielony: Yield and quality of pepino (Solanum muricatum Ait.) fruits dependent on the clone and growing year. In: Zeszyty Naukowe Akademii Rolniczej we Wroclawiu, Band 515, Nummer 86, S. 279-287, ISSN 0137-1959, 2005
  23. M.J.J. Janssens, A. Mierowska, H. Hindorf und K. Chen: Field Adaptation of Pepino (Solanum muricatum) and Melon (Cucumis melo) in the Rhinland, Germany. In: ISHS Acta Horticulturae, Band 531: II ISHS Conference on Fruit Production in the Tropics and Subtropics, 2000. S. 73-76.
  24. J.V. Maroto et al.: Response of Pepino (Solanum muricatum Ait.) to ethephon applications. In: ISHS Acta Horticulturae, Band 412: I International Symposium on Solanacea for Fresh Market, 1995. S. 313-320.
  25. N.E. Adler et al.: The Andean fruit crop, pear melon (Solanum muricatum), is a common host for A1 and A2 strains of Phytophthora infestans in Ecuador. In: New Disease Report, Band. 5, 2002
  26. E. Gugenhan: Öfter mal was Neues - Nischenprodukte für den Gemüsebau - Pepino. In: Monatsschrift Nr. 1, 2008, S. 24-26.
  27. S. Huyskens-Keil et al.: Postharvest quality of pepino (Solanum muricatum Ait.) fruit in controlled atmosphere storage. In: Journal of Food Engineering, Band 77, Nummer 3, 2006. S. 628-634.
  28. J.A. Heyes et al.: Textural and physiological changes during pepino (Solanum muricatum Ait.) ripening. In: Sci. Hort, Nummer 58, 1994. S. 1-15.
  29. 29,0 29,1 R.J. Redgwell, N.A. Turner: Pepino (Solanum muricatum): Chemical composition of ripe fruit. In: Journal of the Science of Food and Agriculture, Band 37, Nummer 12, 2006. S. 1217−1222.
  30. W. Ren und D.G. Tang: Extract of Solanum muricatum (Pepino/CSG) inhibits tumor growth by inducing apoptosis. In: Anticancer Res., Band 19, Nummer 1A, 1999. S. 403-408.