Afidoj

(Alidirektita el Folilaŭso)

Afido estas malgranda insekto el la ordo de hemipteroj, subordo de sternorinkoj, superfamilio de afidoidoj kaj familio de afidedoj, kiu suĉas sukon de plantoj. Ĝia popollingva sinonimo estas plantlaŭso aŭ ankoraŭ folilaŭso.

Afido
Rastrumelektronmikroskopa bildo de afido

Ekzistas 3.000 specioj de la afidoidoj, 850 el ili en Mezeŭropo, ĉiuj sin nutrantaj per plantosuko, kaj pro tio ili ĝenerale estas konsiderataj damaĝbestoj. Krome multaj specioj povas kontaĝi plantmalsanojn en formo de virusoj aŭ kaŭzi gajlojn.

Formikoj bredas afidojn (kiel homoj bredas bovinojn), por manĝi ilian mielroson.

Aliflanke kokcineloj estas naturaj predantoj kontraŭ afidoj.

Sistematiko de la afidoidoj redakti

Afidoidoj estas tre diversa grupo, kiu ankaŭ en Mezeŭropo estas reprezentata de vico da taksonoj en rango de familioj.

  • Afidoidoj (Aphidoideae)
    • Afidedoj (Aphididae)
      • Myzus persicae
      • Aphis fabae
    • Adelgedoj (Adelgidae)
    • Hormafidedoj (Hormaphididae)
    • Filokseredoj (Phylloxeridae)
    • Laknedoj (Lachnidae)
    • Pemfigedoj (Pemphigidae)
      • Pemphigus spirothecae
      • Pemphigus bursarius)
    • Mindaredoj (Mindaridae)
    • Telaksedoj (Thelaxidae)
    • Aneciedoj (Anoeciidae)
    • Drepanosifiedoj (Drepanosiphiodae)
    • Flemizedoj (Phloemyzidae)