Rubus glaucusanda rubuso estas rubuso, kiu estas indiĝena en Sudameriko. Ĝi estas simila al Rubus x loganobaccus.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
anda rubuso

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Rosales
Familio: Rozacoj (Rosaceae )
Genro: rubuso (Rubus )
Rubus glaucus
Benth.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas perena duongripa arbedo el la plantfamilio Rozacoj. Ĝi havas kelkajn ĝis 3 m longajn, rondajn kaj dornajn tigojn. La folioj estas malhelverdaj, trifolieraj kun denta rando. Tigoj kaj folioj estas kovritaj de blanka pudro.

La frukto estas eta trupetaro, kiu estas 15 – 25 mm granda kaj 3-5 g peza. Matura ĝi estas ruĝa aŭ malhelpurpura. La matura frukto estas riĉa je vitamino C, kalcio kaj fosforo. La gusto estas dolĉe amara. Ĝi taŭgas por fari sukon, marmeladon, ĵeleon, glaciaĵon k.a. frandaĵojn. La fruktoproduktado estas kontinua dum la jaro kun du pintoj jare. La planto produktas fruktojn ekde la aĝo de unua jaro ĝis 12 aŭ 20 jaroj.

La andena rubuso kreskas plej bone inter la temperaturo de 12 kaj 19 °C, kun relativa humideco de 80 ĝis 90%, alta sunbrilo kaj pluvo inter 800 kaj 2.500 mm jare. Ĝi estas indiĝena en la tropikaj altlandoj de la nordokcidenta Sudameriko kaj Mezameriko. Ĝi preferas tie altecon inter 1.500 m kaj 3.100 m.

Similaj specioj redakti

Referencoj redakti