Synsepalum dulcificum

La miraklobero (Synsepalum dulcificum) estas specio el la familio de la Sapotacoj (Sapotaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
miraklobero

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Ericales
Familio: Sapotacoj ‘’Sapotaceae
Genro: Synsepalum’’
Specio: S. dulcificum’’’
'Synsepalum dulcificum'
(Schumach. & Thonn.) Daniell
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
fruktoj kun semoj

Priskribo

redakti

La miraklobero estas ĉiamverda malgranda arboarbedo, kiu atingas alton de ĝis 4,5 metroj. Ĝi havas densan foliaron el longecaj ĝis ovalaj folioj. La blankaj floroj kreskas ĉe la akselburĝonoj de falintaj folioj. La planto havas purpurajn berojn kun unu semo, kiuju havas la grandecon de ĉerizo (2 ĝis 3 cm).

Permeso kiel nutraĵo

redakti

Ankoraŭ la bero ne estas agnoskita nutraĵo en EU. Tial la komerco de miraklobero kiel nutraĵo ne estas permesita.

Enhavo-substancoj

redakti

La planto produktas mirakulinon, kiu estas biologie malpli komplike sintezigebla ol sukero (glukozo).

En okcidenta Afriko la miraklobero estas uzata por plibonigi la guston de acidaj nutraĵoj.

La enhavosubstanco mirakulino influas multege la gustan percepton. La gliykoproteino plifortigas la percepton de la lango por dolĉaĵo. Ankaŭ acidaĵojamaraĵoj gustas tuj dolĉe, sed la gusto por akraĵon ne ŝanĝiĝas. Ĉi tiu fenomeno daŭras ĝis la mirkulino estas fluigita de la salivo sekreciita en la buŝa kavo, ene de proksimume 15 ĝis 30 minutoj.

Pro la surpriza efiko la konsumado de miraklobero estas pli kaj pli ŝatata en Usono kaj okcidenta Eŭropo.

Disvastigo

redakti

La miraklobero kreskas en la malaltebenaĵoj de la varmegaj kaj humidaj tropikoj. Ĝi indiĝenas en la tropika okcidenta Afriko. Tie ĝi fruktas dufoje jare, ĉiam post la pluvsezono. La grundo estu acida (pH inter 4,5 kaj 5,8) kaj humida. Ĝi ne toleras froston.

Sistematiko

redakti

Tiu ĉi specio estis priskribita en 1827 sub la nomo Bumelia dulcifica fare de Heinrich Christian Friedrich Schumacher & Peter Thonning en Beskrivelse af Guineeiske planter, p. 130-131. William Freeman Daniell metis ĝin 1852 sub la nomo Synsepalum dulcificum en Pharmaceutical Journal and Transactions, 11, p. 445. al la genro Synsepalum. Pliaj sinonimoj estas : Bakeriella dulcifica (Schumach. & Thonn.) Dubard, Bumelia dulcifica Schumach. & Thonn., Pouteria dulcifica (Schumach. & Thonn.) Baehni, Richardella dulcifica (Schumach. & Thonn.) Baehni, Sideroxylon dulcificum (Schumach. & Thonn.) A.DC.[1]

Referencoj

redakti
  1. Synsepalum dulcificum ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis

Eksteraj ligiloj

redakti