Prunarbo

(Alidirektita el Reneklodo)

Prunarbo (Prunus domestica) estas konata arbo el genro de prunusoj. Frukto de la prunarbo estas pruno. Tio estas drupo de blua preskaŭ viola koloro, milde dolĉeta gusto. La fruktojn oni konsumas krudajn, konservitajn per frostigado aŭ kompotitaj, oni produktas el ili povidlojn, plenigas per ili fruktajn knedlikojn, buĥtojn kaj kukojn, ili sekiĝas aŭ oni produktas el ili prunbrandon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
pruno kaj prunarbo

Biologia klasado
Familio: Rozacoj (Rosaceae)
Subfamilio: Spiraeoideae (klasike: Amygdaloideae)
Tribo: (Amygdaleae)
Genro: Prunuso[1]
Specio: Pruno
Prunus domestica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Frukto pruno
freŝe rikoltitaj Reine Claude Verte
Prunus domestica subsp. italica floroj

Aspekto redakti

La nobla pruno ne havas sendorna arbo. La branĉetoj perdas la foliojn en la unua kaj dua jaroj. La kvin petalo longas 0,8 ĝis 1,0 cm kaj estas blankaj. La drupo havas perimetron de 3 ĝis 5 cm, La fruktoj estas verde flavaj, aŭ bluaj respektive bluaj. La fruktkarno estas suka.

Sistematiko redakti

Oni distingas en Mezeŭropo du kultivarajn grupojn:

  • Prunus domestica var. subrotunda (BECHST.) WERNECK – vera nobla pruno: La fruktoj estas globaj, malhelruĝaj ĝis nigra. La fruktkarno estas dolĉeta. Jenaj kultivaroj apartenas al tiu grupo 'Blaue Berliner Aprikosenpflaume', 'Bunter Perdrigon', 'Frühe Königspflaume', 'Gr. Blaue Frühe', 'Pfirsichpflaume' ('Herrenpflaume'), 'Kirkes', 'Ontariopflaume', 'Prokurator' kaj 'Weinpflaume'.[2]

Subspecioj redakti

  • La nobla pruno (Prunus domestica subsp. italica) estas subspecio de pruno (Prunus domestica) kun globaj fruktoj. Ili estas la speciaj grupoj kun bluaj aŭ malhelbluaj noblaj prunoj kaj la flavaj aŭ vere flavaj renklodoj. Tiuj arboj estas uzataj en Meza kaj Sudeŭropo repektive Azio..[2]
 
Mirabelo[6]

Referencoj redakti

  1. NPIV, 2002, paĝo 932
  2. 2,0 2,1 2,2 Hildemar Scholz, Ilse Scholz: Prunus. In: Hans. J. Conert u. a. (Hrsg.): Gustav Hegi. Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Band 4 Teil 2B: Spermatophyta: Angiospermae: Dicotyledones 2 (3). Rosaceae 2. Blackwell 1995, ISBN 3-8263-2533-8.
  3. Atlas zur deutschen Alltagssprache Arkivigite je 2013-04-30 per la retarkivo Wayback Machine, Universität Augsburg
  4. Vorschau bei der Google-Buchsuche
  5. Erhard Gorys: Das neue Küchenlexikon. 11. Auflage. dtv, München 2007, ISBN 978-3-423-36245-0.
  6. NPIV, 2002, paĝo 745

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti