Baŭno, binjaoMangifera caesia estas malmulte konata specio de mango (Mangifera indica). Ĝi estas ĝis 40 m alta ĉiamverda arbo. La folioj estas altersidaj, eliptaj ĝis lancetformaj, 10–30 cm longaj kaj ĝis 8 cm larĝaj. La folioj staras dense kunaj je la finoj de la branĉoj. La floroj kreskas en finstarantaj floraroj. La multnombraj floroj estas helviolaj kaj disigas dolĉan odoron.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
baŭno

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Sapindales
Familio: Anakardiacoj Anacardiaceae
Genro: Mangifera
Specio: mango
Mangifera caesia
Jack
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La fruktoj estas longaj, ovformaj, flavaj aŭ helbrunaj drupoj. La suka kaj mola fruktkarno estas blanka kaj gustas dolĉete kaj frukte. Male al la vera mango la fruktkarno ne estas fibreca. La frukoj estas manĝataj freŝe aŭ uzataj por fari trinkaĵon. La fruktoj ankaŭ povas esti enmetitaj dolĉacide. Nematuraj fruktoj ne povas esti konsumeblaj, ĉar ili iritas la mukozon.

La baŭno indiĝenas en Malajzio, Sumatro kaj Borneo. La fruktoj estas kultivataj en diversaj regionoj de sudorienta Azio. La frukto estas konata en Tajlando sub la nomo „lam-yaa“ kaj en Filipinoj sub la nomo „bayuno“.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti