ĤamemoroKamemoro (Rubus chamaemorus), esperante ankaŭ ĥamemoromarĉa rubusoflava nanorubuso, estas specio de frukto el la genro Rubuso, kiu kreskas en marĉoj en norda Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kamemoro
El "Bilder ur Nordens Flora" (1917-1926)
El "Bilder ur Nordens Flora" (1917-1926)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Rubuso Rubus
Specio: R. chamaemorus
Rubus chamaemorus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Bero de kamemoro ankoraŭ nematuriĝinta.

Ĝi estas moltiga staŭdo (plurjara planto), diklina (unuseksa) planto. Ĝi vivas en la malvarmetaj regionoj en la norda hemisfero. Ĝiaj unujaraj, sendornaj ŝosoj altas 10-20 cm. La folioj estas lobaj, la randoj estas puntaj.

Pinte de la ŝosoj situas la floroj (diametro de 1,5-2 cm) kun 5 blankaj petaloj. La floroj floras en majo, polenadas ilin insektoj (ĉefe muŝoj, himenopteroj).

La frukto estas komence verda kaj malmola, duonmature ruĝa, mature orflava kaj sukoriĉa. Oni povas rikolti la frukton de julio ĝis septembro. Strikte en la botanika senco, ĝia bero ne estas bero sed estas plurfrukto de multaj drupetoj.

La maturiĝinta frukto riĉas je C-vitamino, kostas dekoble kompare al frago. Oni faras el ĝi siropon, marmeladon, likvorojn, jogurton aŭ frostodeponas ĝin.