Dillenia indica

(Alidirektita el Hinda dilenio)

La hinda dilenio (Dillenia indica) aŭ ĉalta[1] estas foliarbo kun manĝeblaj fruktoj el la familio de la Dileniacoj (Dilleniaceae). La origina disvastigejo estas suda kaj sudorienta Azio, la specio ankaŭ estas kultivata en Okcidentaj Indioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dillenia indica
frukto kaj folioj
frukto kaj folioj
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Spermatofitoj
Ordo: Dilenialoj, Dilleniales
Familio: Dileniacoj, Dilleniaceae
Genro: Dilenio, Dillenia
Specio: hinda d., D. indica
hinda dilenio, Dillenia indica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La hinda dilenio estas ĝis 30 metrojn alta ĉiamverda foliarbo kun trunka diametro de ĝis 1,2 metroj. La arbo havas densan rondecan kanopeon kaj kelkfoje malgrandajn apogilradikojn. La ritidomo estas ruĝece bruna. La junaj branĉetoj estas brunaj kaj kovritaj de haroj.

La folioj staras alterne kaj longas 15 ĝis 40 cm. La folioj estas oblongaj kaj havas flugilojn. La folirando estas segildenta. La folisurfaco estas kalva kaj brile malhelverda.

 
folioj kaj floroj
 
floroj en detalo

La duseksaj floroj staras unuope ĉe la finoj de la branĉoj kaj havas diametron de 12 ĝis 20 centimetroj. La kvin sepaloj estas rondaj, 4 ĝis 6 cm longaj kaj 2 cm larĝaj, karnecaj kaj flave-verdaj. La petaloj estas blankaj, renverse ovformaj kaj 7 - 9 cm longaj kaj 5 – 7 cm larĝaj. Ili defalas jam tre frue. La stamenoj konsistas el du grupoj. La multnombraj eksteraj stamenoj longas ĉ. 15 cm kaj estas rektaj. La ĉ. 25 internaj stamenoj longas 20 cm. La blankaj stilusoj estas blankaj.

La agregataj fruktoj havas diametron de 10 ĝis 15 cm. Ili estas envolvitaj de la verdecaj, flavecaj aŭ oranĝecaj sepaloj. Ili ne havas arilon.

La kromosomo-nombro estas 2n = 24, 56 aŭ 52.

Disvastigo redakti

La natura hejmregiono estas Ĉinujo (provinco Junano), Hindujo kaj Srilanko, Tajlando, Vjetnamio, Indonezio kaj Malajzio. Tie la arbo troviĝas apud riveroj kaj ĝi estas kultivata en Hindujo, Srilanko, Malajzio, Indonezio, Filipinoj kaj la Okcidentaj Indioj.

Sistematiko redakti

La hinda dilenio (Dillenia indica) estas specio el la genro Dillenia en la familio de la Dileniacoj (Dilleniaceae). La specio estas unue priskibita de Carl von Linné 1753 en Species Plantarum: La sinonimoj estas Dillenia elliptica THUNB. kaj Dillenia speciosaTHUNB.

Uzado redakti

La fibraj-karnecaj, sukaj kaj acide aromaj sepaloj estas manĝeblaj. Ili estas kuiritaj kiel legomo. Oni povas fari el ili ĉatnion, dolĉaĵojn kaj saŭcojn kaj ĵeleon. La hinda dilenio ankaŭ estas uzata kiel ornamplanto.

Referencoj redakti

  1. Name nach Nowak, Schulz: Taschenlexikon tropischer Nutzpflanzen und ihrer Früchte, p. 229

Literaturo redakti

  • Nowak, B, u.a.: Taschenlexikon tropischer Nutzpflanzen und ihrer Früchte. Verlag Quelle&Meyer. Wiebelsheim. 2009. ISBN 978-3-494-01455-5. paĝoj: 229–231.
  • Bärtels A.: Tropenpflanzen. Zier- und Nutzpflanzen. 5a eldono. Eugen Ulmer Verlag. Stuttgart. 2002. ISBN 3-8001-3937-5. paĝo 112.
  • Zhixiang Zhang, Klaus Kubitzki: Dillenia. En: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven, Deyuan Hong (eld.): Flora of China. Volume 12: Hippocastanaceae through Theaceae. Science Press/Missouri Botanical Garden Press, Beijing/St. Louis 2007, ISBN 978-1-930723-64-1, S. 332 (angle).