La dileniacoj[2] (latine Dilleniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo dilenialoj (Dilleniales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 10 genrojn kaj preskaŭ 220 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas dilenio[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dileniacoj
Dillenia reifferscheidia, ilustraĵo
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: dilenialoj Dilleniales
Familio: dileniacoj Dilleniaceae
Salisb. [1]
dilenio Dillenia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj plantoj troviĝas de la tropikoj, trans la subtropikoj ĝis la varme moderaj zonoj.

Priskribo redakti

 
subfamilio Hibbertioideae: kvin floroj kun po kvin sepaloj kaj petaloj kaj multaj stamenoj de Hibbertia dentata
 
subfamilio Delimoideae: Tetracera broomii
 
subfamilio Doliocarpoideae: Davilla sessilifolia
 
subfamilio Doliocarpoideae: Doliocarpus brevipedicellatus
 
subfamilio Dillenioideae: Dillenia suffruticosa
 
subfamilio Hibbertioideae: Hibbertia stellaris

La taksono de la familio Dileniacoj estas en la plej multaj ecoj tre variaj.

Aspekto kaj folioj redakti

La plantoj de tiu familio estas grandaj, plej ofte deciduaj , lignecaj plantoj: arboj, arbustojlianoj, malofte multjaraj herbaj plantoj (Acrotema).

Plej ofte la folioj estas plene elkreskintaj, ĉe kelkaj specioj ili estas multe reduktitaj. Ĉe kelkaj specioj la folioj nur staras en baza rosedo, ce la plej multaj specioj la folioj estas distribuitaj ce la branĉoj, alterne starantaj kaj spirale, malofte kontraŭstarantaj (Hibbertia coriacea). La folioj kun tigoj estas simplaj kaj ofte lobaj. La folirando estas glata aŭ segildenta. La flugilformaj stipuloj kunkreskis kun la folitigoj aŭ mankas.

Floraroj kaj floroj redakti

La floroj staras unuope aŭ estas kunigitaj en finestarantaj zimajgrapolaj floraroj.

La duseksaj floroj estas radiarsimetriaj ĝis zigomorfaj kaj plej ofte kvinnombraj. Ekzistas plej ofte kvin (3 ĝis 20, pli ol 14 ĉe Tetracera) liberaj sepaloj. La (du ĝis) plej ofte kvin liberaj, blankaj aŭ flavaj petaloj povas havi du partojn. Ekzistas plej ofte 15 ĝis 150, malofte unu ĝis dek kunkreskintaj stamenoj, kiuj aŭ ĉiuj estas fekundaj aŭ parte sterilaj.

Fruktoj kaj semoj redakti

Kiel fruktoj ekzistas plej ofte foliklojnuksfruktoj, pli malofte kapsulfruktojberoj. La fruktoj ofte estas ĉirkaŭitaj de kaliko. Folikloj kaj nuksfruktoj estas ofte kunigitaj kiel agregataj fruktoj. La fruktoj havas unu ĝis multajn semojn. La semoj havas ofte arilon.

Taksonomio redakti

La familio de la Dileniacoj (Dilleniaceae) estis starigita 1806/7 fare de Richard Anthony Salisbury en The Paradisus Londinensis, sub, tabulo 73. Tipa genro estas Dillenia L. sinonimoj por la Dilleniaceae SALISB. estas: Delimaceae MARTIUS, Hibbertiaceae J.AGARDH, Soramiaceae MARTYNOV.

La familio Dilleniaceae estas dividita en kvar subfamilioj kaj ĉirkaŭ 12 genroj kun 300 ĝis 410 specioj.

  • Subfamilio Doliocarpoideae J.W.HORN: kun ĉ.kvin genroj kaj ĉirkaŭ 65 specioj:
    • Curatella LOEFL.: kun unu sola specio:
    • Davilla VAND.}} (sin.: Tigarea AUBL.): kun ĉirkaŭ 25 specioj en la neotropiso.
    • Doliocarpus ROL.: kun ĉirkaŭ 45 specioj en la neotropiso. La centro de la specio-diverseco estas Brazilo.
    • Pinzona MART. & ZUCC.: kun unu sola specio:
  • Subfamilio Dillenioideae BURNETT: kun ĉirkaŭ kvin genroj kaj c. 75 specioj:
  • Subfamilio Hibbertioideae J.W.HORN: kun nur unu genro:
    • Hibbertia ANDREWS (sin.: Adrastaea DC., Trimorphandra BRONGN. & GRIS, Trisema HOOK. F.): kun ĉirkaŭ 225 specioj, nur kelkaj el Madagaskaro (unu specio) trans Novgvineo (du specioj), Aŭstralio (200 specioj), Nov-Kaledonio (24 specioj) ĝis Fiĝio (unu specio). La ĉefa disvastigejo estas okcidenta Aŭstralio. Kelkaj specioj, ekzemple Hibbertia scandens estas ornamplantoj.
  • Subfamilio Delimoideae BURNETT: kun nur unu genro:
    • Tetracera L. (sin.: DELIMA L.): kun ĉirkaŭ 40 ĝis 50 specioj. Ili estas ĉiamverdaj arbustoj aŭ lianoj. Ili estas disvastigita tuttropike kaj ĝis la varme moderaj zonoj. La centro de la specio- diverseco estas la neotropiso.
  • Ankoraŭ ne enordigita en subfamilio:
    • Neodillenia AYMARD: unu de 1997 unue priskribita genro kun ĉirkaŭ Tri specioj en la Amazona regiono.

Laŭ WFO kan TPL redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.

Fontoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti