Bigarado
Bigaradujo aŭ amar-oranĝa arbo estas planto el la genro citruso (Citrus) el Rutacoj. Ĝia kompleta botanika nomo estas hodiaŭ Citrus × aurantium L. . Citrus × aurantium estas hibrido inter pampelmuso (Citrus maxima) kaj mandarino (Citrus reticulata),[1] Verŝajne ĝi ekestis en suda Ĉinio. Variaĵo estas la Daidajo.
bigarado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus × aurantium | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La frukto similas al oranĝo, sed estas amara kaj pli malgranda. La nomo “amara oranĝo” estas uzata ankaŭ por Poncirus trifoliata, la „trifolia oranĝarbo“.
Priskribo
redaktiBigaradarbo estas ĝis 10 m alta ĉiamverda arbo kun ronda krono. La branĉoj havas en la foliakseloj dornojn, kiuj estas maldikaj kaj mallongaj. Ili povas esti ĝis 10 cm longaj ĉe junaj, rapide kreskantaj branĉoj.
La ovalaj folioj havas mildan, tamen iom oblongan finon. La bazo estas rondigita ĝis kojnforma. La folitigo longas 2 ĝis 3 cm kaj estas korforme plilarĝigita. La folioj havas oleglandojn, la odoro de la oleo (Petitgrain) estas agrabla.
La blankaj floroj odoras forte. kvin ĝis dek du procentoj de la floroj havas nur stamenojn, sed ne gineceo.
La fruktoj estas rondecaj kaj brilas en matura stato oranĝkolore. La fruktoŝelo estas pli dika kaj malpli glata ol tiu de oranĝo. La ekstera flava parto de la ŝelo estas facile forigebla. La interno de la frukto konsistas el 10 ĝis 12 segmentoj. Multaj varioj enhavas multnombrajn semojn. La fruktokarno estas acida, la blanka tavolo sub la ŝelo, mezokarpo, kaj la haŭtoj inter la segmentoj gustas amare. La centra akso de la matura frukto estas kava. Rikolttempo ĉe Mediteraneo estas januaro ĝis februaro.
Utiligado
redaktiLa ekstera fruktoŝelo estas uzata por fari oranĝaton kaj el la tuta frukto estas farata marmelado. Krome ŝelo kaj suko estas uzataj por fari likvoron Curaçao kaj en Italio kaj Malto bigaradan limonadon Aranciata Amara kaj Kinnie.
Bigarado liveras tri gravajn odoraĵojn por fari parfumon:
- Nerolioleo el la floroj. Kiel kromprodukto dum akvovapora destilado oni ricevas la t.n. oranĝflorakvon.
- bigarada oleo el la fruktoŝelo. Ĝi estas grava ingredienco de kolonja akvo kaj aliaj parfumoj.
- Petitgrain-oleo (bigaradoleo) el la folioj, branĉoj kaj nematuraj fruktoj. Kiel kromprodukto estas Eau des Brouts.
Sinefrino estas substanco el bigarado, kiu estas uzata kiel grasoforbruliganco.Hesperidino estas obtenita el sekigitaj fruktoj.
Ĝin oni uzas kiel aldonaĵo por plibonigi la guston kaj odoron de teo [2] .
Nomo
redaktiCarl von Linné elektis por bigarado la sciencan nomon Citrus aurantium. Hodiaŭ oni scias, ke temas pri kruciĝo. Tial aldonigas X kiel signo por hibridoj: Citrus × aurantium.
Referencoj
redakti- ↑ E. Nicolosi et al. (2004): Citrus phylogeny and genetic origin of important species as investigated by molecular markers. Theoretical and Applied Genetics 100(8):1155-1166.
- ↑ B. Rahfeld (2009): Mikroskopischer Farbatlas pflanzlicher Drogen; 1. Aufl.; Spektrum Akademischer Verlag Heidelberg, ISBN 978-3-8274-1951-4; S.138; Bezugnahme auf Monographie der Kommission E.
Literaturo
redakti- W. Reuther, H. J. Webber, L. D. Batchelor (Hrsg.) (1967): The Citrus Industry Arkivigite je 2015-02-01 per la retarkivo Wayback Machine. Bd 1&2. University of California.